Ludu

La 655-a E_elsendo el la 02.06.2017 ĉe www.pola-retradio.org

-Nia ĉefinformo lastmomenta koncernas membriĝon de Pollando kiel nekonstanta membro en la Sekureckonsilio de UN.
– Nia ĉi-vendreda komenca kulturkroniko informas pri la Tagoj de la hungara komponisto, lingvisto, etnografo Zoltan Kodaly en Katowice kaj pri klopodoj repopularigi la Polan Muzeon en la svisa Rapperswil.
– La hodiaŭan felietonon, kiu rakontas pri la urbo Elbląg en la norda Pollando ni ĉerpis el nia arkivo.
– Buntaj E-komunumaj informoj rilatas al la klopodoj aperigi Unesko-revuon ankaŭ en Esperanto, al la programo de la nunjara programo de IKU kaj Scienca Kafejo en Seulo kaj pri la esperantista evento okazinta en la brazila Lorena.
– Fine denove aŭdiĝas nia Leterkesto.
– La foto akompananta nian programinformon devenas el la Interreto kaj prezentas la internon de unu el la ekspoziciaj salonoj de la Pola Muzeo en Rapperswil, dediĉita al Ignacy Jan Paderewski.
– La aktualaĵo kaj kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D