Ludu

La 650-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 16.05.2017:

– En la hodiaŭa elsendo ni prezentas interparolon kun d-ro Vilmos Benczik marĝene de du liaj artikoloj el la eldonita pasintjare en Budapeŝto libro „Pri natureco kaj artefariteco de lingvoj kaj aliaj studoj”. La okazo por la antaŭmikrofona renkontiĝo estis la februaraj Interlingvistikaj Studoj en Poznano.
– La komencaj aktualaĵoj koncernas planojn evoluigi turismon en la orienta Pollando kaj katamaranan turismon en la regiono de Grandaj Mazuriaj Lagoj.
– La sciencbultena temo estas dediĉita al pruvitaj interdependecoj inter klimatŝanĝoj kaj psika sano.
– Ni informas krome pri la komenĉiĝonta la 18-an de majo kaj daŭronta ĝis la 22-a en Vroclavo 2-a Interkultura Majevento.
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la retpaĝaj rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. Aparte estas aŭdebla la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.
– Muzike ornamas nian elsendon la kanzonfragmento de Fre-Lech Trio „Saltu, saltu infanar’” el ĝia koncerto en Bjalistoko post la scienca konferenco „Esperanto: Ideo-Lingvo-Kreinto”.
– La foto akompananta la hodiaŭan programinformon prezentas la panoramon de la plena je kovantaj birdoj rivero Narew, kien celis i.a. la lastdimanĉa ekskurso post la kongreso de polaj esperantistoj.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D