Geedzoj estas pli sanaj ol soluloj, personoj divorcitaj aŭ vidviĝintaj. La esploristoj el la usona Carnegie Mellon University Pittsburgh asertas, ke ili akiris la unuan biologian pruvon pri tio, ke geedzeco efektive influas la homan sanon. Grupo de sciencistoj el la Fakultato pri Humanistiko kaj Sociaj Sciencoj malkovris, ke ĉe la geedzoj la nivelo de stresohormono, t.e. kortizolo estas rimarkeble malpli alta ol ĉe personoj vivantaj solece, divorcitaj aŭ vidviĝintaj. Laŭ la aŭtoroj, tio konfirmas la tezon, ke homoj civile liberaj estas endanĝerigitaj je pli granda psika streso ol la geedzoj. Nome la longdaŭra streso tradukiĝas al pli alta nivelo de kortizolo en la organismo, kio laŭvice povas perturbi ĝian kapablon reguligi inflamstatojn, fine favoras aperon de multaj malsanoj. Sciencistoj ekzamenis po tri fojojn salivprovaĵojn de 572 personoj 21-55-jaraĝaj farante tion kelkajn fojojn diurne, escepte de la nokto, por konstati la nivelon de kortizolo. Krome estis komparita la tutdiurna koncentriĝo de kortizolo ĉe ĉiuj ekzamenitoj. Ĉe la geedzoj ĉiam estis notita malpli alta nivelo de la hormono, krome ĝia koncentriĝo ĉe ili multe pli rapide malkreskis post la vekiĝo. Ĉi-lasta indiko ligiĝas kun malpli granda risko de kormalsanoj kaj pli longa vivo de personoj kancermalsanaj.
El la elsendo 28.03.2017. Legas Tomek – 1’34”
sc_tm_geedzoj pli sanaj _ 01’34”