La vilaĝo Brzózki apud Bydgoszcz en la norda Pollando en 2025 estis proklamita en la plebiscito de „National Geographic” plia mirloko de Pollando. Ne mirige. Distingas ĝin la kvanto de la tieaj murpentraĵoj (muraloj) kompare al la nombro de loĝantoj – 10 je 100. Ĉiuj prezentas reproduktaĵojn de la pentraĵoj de Vincent van Gogh.
Post la administra memstariĝo de Brzózki, en la vilaĝo aperis la ideo pri spaca plibeligo de la vilaĝo, renovigo de la historiaj lokoj, organizado de artaj renkontoj. Dank’ al la murpentraĵoj kun bildoj de van Gogh la vilaĝo transformiĝis en vivan artgalerion, amase vizitatan de turistoj el la tuta lando. Tiu interesiĝo aktivigis la lokan medion kaj en la vilaĝo estis establita la Krea Societo „Brzózki”, kiu en la pasinta jaro organizis la 1-an Festivalon van Gogh. Ĉi-jare ĝia dua eldono okazos en aŭgusto. Ĝia gvidideo estas edukado, kiu evoluigas scivolemon kaj artsentemon.
El inter la pentraĵoj de van Gogh la dommurojn en Brzózki ornamas la plej famaj verkoj de la nederlanda pentristo – „Stela nokto”, „La ĉambro de van Gogh en Arles”. Sed estas ankaŭ malpli konataj, kiel „Salikoj dum la sunsubiro”, „Tritika kampo kun cipreso” aŭ „Siesto”.

El la elsendo 10.07.2026. Legas Maciek – 01′ 37″