Ludu

La 630-a E-elsendo el la 07.03.2017 ĉe www.pola-retradio.org:

– Fine de februaro aperis en la reta versio la Dua Bulteno de la 102-a UK en Seulo. Fine de marto finiĝas la 2-a favorpreza aliĝperiodo. Ambaŭ motivoj estas kaŭzo por gastigi antaŭ nia mikrofono la Konstantan Kongresan Sekretarion, Clay Magalhães.
– Komence de la elsendo ni informas pri brilaj semajnfinaj sukcesoj de polaj sportistoj: polaj skisaltistoj akiris oron en la finna Lahti pro la teama skisalta rivalado, polaj leĝeratletoj kunportis el la 34 Subtegmenta Ĉampionado en la serba Beogrado 12 medalojn (7 orajn) kaj akiritan unuan lokon en la medaltabelo. Niaj aktualaĵoj informas krome pri la lastlunda Eŭropa Tago de Justuloj en Pollando kaj pri kreskanta interesiĝo pri Pollando de eksterlandaj turistoj.
– La sciencbultena temo perdis la statuson de sensacio, sed ni daŭre emociiĝas pri la 7 nove malkovritaj planedoj de la stelo Trappist-1 fora de la Tero je 40 lumjaroj, kiuj laŭ dimensio similas al la Tero.
– Muzike ni memorigas fragmente la kanzonon de La Kompanoj „La lanternulo” el ilia KD „Survoje” eldonita de Vinilkosmo kaj kanzonon prikongresan de Georgo Handzlik.
La aktualaĵoj kaj la scienbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” eksterelsende aŭdiĝas interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/watch?v=Lwai1_YWBO4&t=11s
La akompana al ĉi tiu informo foto prezentas la kovrilpaĝon de la Dua Bulteno de la Universala Kongreso de Esperanto en Seulo, Koreio.