Kelkfoje en niaj elsendoj ni menciis lastatempe la nomon „Itinero de la Aglaj Nestoj” pro la vizito kun grupo de polaj esperantistoj en la lokoj Częstochowa kaj Olsztyn [ĉenstoĥova kaj olŝtin]. Temas pri Olsztyn troviĝanta en la Krakova-Ĉenstohova Ĵuraso en la suda Pollando. La ruino de la fortreso en Olsztyn troviĝas ĉe la tre populara turisma itinero longa 163 kilometrojn inter Krakovo kaj Ĉenstochowa, ĉe kiu estas situantaj plimulto de la mezepokaj fortresoj kaj limgardejoj konstruitaj sur altaj kalkaj rokoj, gluiĝintaj al ili kvazaŭ la aglaj nestoj. Ili kreiĝis dum la regado de la reĝo  Kazimiro la Granda en la 14-a jarcento por protekti la limon de la Pola Reĝolando kaj ĝian ĉefurbon Krakovo kontraŭ invadaj planoj de ĉeĥoj. Ĝis nun plimulto de ili transdaŭris kiel vizitindaj ruinoj. Ne nur ili logas vizitantojn. Laŭe de la itinero troviĝas ankaŭ aliaj turismaj atrakciaĵoj, aparte naturaj kuriozaĵoj,  kiel rokaj geologiaj formacioj, kalkŝtonaj valoj kaj kavoj. Ne estas nia celo rakonti hodiaŭ pri ili ĉiuj aŭ mencii ĉiujn kastelojn, sed ekzemplodone la mezepoka kavalira kastelo en la loko Mirów apartenas al la plej malnovaj kasteloj en Pollando. Ĝis nun konserviĝis ruino de la supra kasteo, turo kaj fundamentoj de la malsupra kastelo. La troviĝanta en unu kaj duonkilometra distanco reĝa kastelo en Boblice per sia kompakta bulo kun defendomuroj, envetura pordego kaj turoj memorigas fabelkastelon. Same malnova kiel Mirów dum tri jarcentoj ĝi apartenis al la plej gravaj kasteloj en la Pola Reĝolando, sed ruinigita dum la 17-jarcenta atako de svedoj neniam ĝi reakiris iam birlon. Kastelo en Ojców detruita en la 17-a jarcento estas pli ol 700-jara, ĉar ĝi estis konstruita sur la fundamentoj de pli frua ligna-tera burgo. Ĝis hodiaŭ restis sole pordego, turoj kaj fragmentoj de la muroj. Ankaŭ nur en fragmentoj trandaŭris la kastelo en Rabsztyn, sed nun zorgas pri ĝi loka kavalira fratularo kaj kelkfoje ĝia ruino rolas kiel scenejo por la organizataj tie historiaj spektakloj. Ankaŭ la arkitektura panoramo de la kastelo en Będzin rolas kiel fono por historiaj kavaliraj turniroj, kiuj memorigas tempon, kiam gastis en ĝi i.a. rapidanta al Vieno helpire kontraŭ turkoj reĝo Johano la 3-a Sobeieski. Sed ni haltu ĉe la kastelo en Olsztyn proksime de Częstochowa. Onidire ekzistas subteraj tuneloj ligantaj ĝin kun la klostro ĉe la Hela Monto, sed temas nur pri onidiroj. Aliflanke sendube temas pri magia loko, do ne mirigas la  ligitaj kun ĝi legendoj pri la spirito de Maćko Borkowic, vojevodo de Poznano, vaganta ĉi tie noktomeze, kondamnita je malsatmorto pro intrigoj kontraŭ la reĝo. Pri ploranta infano kies voĉo aŭdiĝas dum ventblovaj vesperoj, ĉar ĝi fariĝis torĉa viktimo dum la sieĝo de Habsburg-trupoj kontraŭ la kastelon. Pri diablo  alprenanta la formon de nigra hundo loganta junknabojn per juvelaro. La panoramo de la altaĵo kaj la kastelo stimulas la imagon. La kastelo en Olsztyn estas unu el la plej interesaj kasteloj ĉe la Itinero de la Aglaj Nestoj iam gardanta la limon inter Silezio kaj la Krakova regiono kaj plenumanta ŝlosilan rolon inter la polaj kasteloj. Ĝi estis konstruigita komence de la 13-a jarcento kaj kelkdek jarojn poste plukonstruita laŭ ordono de reĝo Kazimiro la Granda. Detruis ĝin fine de la 16-a jarcento Maksymilian Habsburg pretendanta iĝi pola reĝo. Cent jarojn poste la detruon finefektivigis svedoj. La kastelaj muroj estis malkonstruitaj kaj parte utiligitaj por preĝejo konstruita en la 20-aj jaroj de la 19-a jarcento. La kastelruino en Olsztyn videbliĝas de malproksime logante la rigardon per soleca turo, superanta en la panoramo fone de rokoj ruinoj. La turo ne havis pordon kaj oni atingadis ĝian fundon per ŝnuro aŭ eskalatoro. En ĝi sen la eblo ĝin forlasi mortis la menciita Maćko Borkowic, kies spirito ĝis hodiaŭ fantomas ĉi tie.  La supreniro al la kastelo hodiaŭ estas agrabla promeno kun alrigardo al spirrabaj  panoramoj. Ĉe la piedoj  de la altaĵo etendiĝas malgranda urbeto unuflanke, aliflanke kalkŝtonaj rokoj surkreskitaj per verdaĵo. Ĝi estas preferata loko de fotistoj, eternigantaj novgeedzojn dum la nuptaj fotosesioj. Ĉe la piedoj de la kastelaltaĵo atendas surprizo por ŝatantoj de geologio, la mallonga vojo el la kalkoŝtonoj kun spuroj de la vivintaj tie antaŭ la jarmiloj amonitoj. Laŭ ĝi ni reveniru al Olsztyn kaj la tiea preĝejo de la S-ta Johano Baptisto. Ja ĝi estis konstruita el parto de brikoj el la malkonstruita kastelo sur la loko de forbrulinta ligna sanktejo en la jaroj 1722-29. La baroka, ununava preĝejo konstruita sur la plano de kruco havas du flankajn kapelojn. En la ĉefa malfrubaroka altaro troviĝas bildo prezenanta la bapton de Jesuo en Jordano. Unu el la kuriozaĵoj de la preĝejo estas la ne malkomponiĝinta korpo de iu el la partoprenantoj de Bar-konfederacio, militista organiziĝo de pola nobelaro kontraŭ la rusa imperio en la 18-a jarcento,  de iuj historiistoj opiniata la unua pola nacia insurekcio kontraŭ fremdaj potencoj. Kun batantaj koroj ni eniris la preĝejan subterejon por propraokule atesti la kurizaĵon. Kuriozaĵoj pli multas en Olsztyn, kaj al ili apartenas la tiea mekanika Kristnaska Kripeto kaj spektakle prezentata kun surprizaj efektoj la sieĝo de Olsztyn-kastelo fare de Maksymilian Habsburg. en la aŭtora laborejo de popola artisto Jan Wewiór, sed ali tio ni referencos aliokaze.

El la elsendo 04.11.2016. Legas Barbara – 8’11”