La firmao Jeronimo Martins Polska, la posedanto de la favorpreza vendejreto Biedronka (Kokcinelo) funkciigis fabrikon de pretaj supoj, tiel vastiginte je produktado la sferon de sia agado en Pollando. En ĝiaj vendejoj aperis supoj baze de freŝaj legomoj liverataj de polaj produktantoj. En la produkto „Supoj el nia kuirejo” estis aplikitaj novumaj solvoj, inkluzive de rapida malvarmigado, kio garantias kelktagan konsumeblecon de la produkto sen la uzo de konserviloj. Jeronimo Martins Polska investis jam por ĉi tiu projekto 30 milionojn da zlotoj kaj ĝia fabriko troviĝanta en la loko Parzniewo apud Varsovio, kreis laborlokojn por ĉirkaŭ 40 personoj. La kompanio enlaboriganta pli ol 55 mil personojn vastigis tiel la laborantaron je grupo de novaj specialistoj. La supoj de Kokcinelo estas konsumeblaj ankaŭ de vegetaranoj kaj veganoj, ĉar por ilia produkto ne estis uzitaj bestdevenaj konsisteroj, pri kio informas reliefe videbla sur la pakumo noto.
El la elsendo 25.10.2016. Legas Tomek – 01’40”