Ludu

La 572-a E-elsendo el la 12.08.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– En la hodiaŭa elsendo aŭdiĝas la 2-a parto de sondokumento pri la la nunjara eldono de Oratora Konkurso. Ni prezentas la oratoradon de la gajninto de la unua premio Jan Kozousek el Aŭstrio, kiu elektis la temon „Idea heredaĵo de Ludoviko Zamenhof”. En la sonmaterialo aŭdiĝas ankaŭ la pritaksaj vortoj de la prezidanto de la ĵurio Otto Prytz (Norvegio), kiu juĝis la nunjaran konkurseldonon kune kun Tahira Masako (Japanio) kaj Maciej Jaskot (Pollando);
– Komence ni informas pri la distingo, kiun hodiaŭ ricevis la pola registaro de Beata Szydło de Eŭropa Konfederacio de Grandaj Familioj (ELFAC) pro la porfamilia programo Familio 500+;
– En la Kulturkroniko ni informas pri ekspozicio de la japana arto kaj militakcesoraĵoj en la loko Krosno kaj pri la planata por aŭtuno arkeologia ekspozicio en Wałbrzych kadre de la tagoj de la Eŭropa Kulturheredaĵo.
La aktualaĵo kaj kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rilataj rubrikoj de nia paĝo.