Ludu

La 569-a E-elsendo el la 02.08.2016

La 569-an E-elsendon el la 02.08.2016 ĉe www.pola-retradio.org plenigas ankoraŭfoja, ĉi-foje la kalejdoskopa raporto el Nitro, registrita dum la lasta, sabata tago de la 101-a UK. Konsistigas ĝin mallongaj, kortuŝaj retrorigardoj, sed ankaŭ pli ampleksaj sumigoj de 12 gesperantistoj – inkluzive de funkciuloj – renkontitaj iom hazarde en la kongresejo dum atendado je busoj veturigontaj ĉiujn al la Salono Zamenhof, renkontitaj en la buso aŭ jam en la Salono, kaj poste denove sur la tereno de la kongresejo.
Temas sinsekve pri Katja Boen el Francio, LEE Jungkee el Koreio, Carlos Spinola el Hispanio, Mirejo Grosjean el Svislando, Ivan Colling el Brazilo, Jukka Pietiläinen el Finnlando, Veronika Poór el Hungario/Nederlando, Gavi Zeevi el Israelo, Paweł Fischer-Kotowski el Pollando/Nederlando, Ionel Onet el Nederlando, Petro Balaž el Slovakio, Mark Fettes el Kanado.