Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 548-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 10.05.2016:
– Nia sondokumento referencanta al la aŭtuna (2015) Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo enhavas la 3-an kaj la lastan fragmenton de la registrita tiam programero >La Ĝenerala Direktoro respondas<.
– Niaj aktualaĵoj referencas al klopodoj de la entrepreno ORLEN variigi la naftoliverajn fontojn, al la nunjara plebiscito en Pollando pri Arbo 2016 kaj al plej aktualaj donitaĵoj pri rifuĝantoj, kiuj celas Pollandon.
– La sciencbultena temo proksimigas eksperimenton, kiu respondas la demandon, kiel mono influas la konduton de infanoj.
Du aktualaĵoj kaj la sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. Ankau la 3-a kaj samtempe la lasta parto de la sondokumento „Ĝenerala Direktoro, Osmo Buller respondas” aŭdiĝas en la rubriko >Antaŭ la mikrofono<.
Mi tre ĝuis la 3-partan sondokumenton el la aŭtuna Malferma Tago. S-ro Buller certe meritas nian dankegon pro multjara kaj malfacila laboro admirinde farita! Estas bone, ke per la serĉilo de Pola Retradio oni povas ankoraŭ trovi kaj aŭskulti pri fruajn interparolojn kun Osmo Buller. Cetere, mi esperas, ke li povos ankaŭ estonte intervjuiĝi ĉe Pola Retradio ĉar liaj komentoj kaj opinioj estas ĉiam atentindaj. Mi plene konsentas kun Paulo Sergio Viana. S-ro Buller ja grave kontribuis al la historio de nia movado!
Aldonan dankon al Pola Retradio pro la multaj interesaj lastatempaj elsendoj.
En la lastaj tagoj Pollando aperis en la internaciaj novaĵoj pro la grandaj kontraŭregistaraj protestoj en Varsovio. Kial Pola Retradio ne informas pri ili?
Emocioplena estas la tria fragmento de la registrajho farita okaze de la adiauo de Osmo Buller kiel Ghenerala Direktoro. Kiel malnova membro de UEA, mi emas aldoni mian modestan vochon al la multaj vochoj kiuj dankas lin. Ne eblas tamen sufiche danki. Iuj homoj lasas siajn spurojn en la historio de nia movado. Osmo estas unu el ili.