Ludu

La 548-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 10.05.2016:

– Nia sondokumento referencanta al la aŭtuna (2015) Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo enhavas la 3-an kaj la lastan fragmenton de la registrita tiam programero >La Ĝenerala Direktoro respondas<.
– Niaj aktualaĵoj referencas al klopodoj de la entrepreno ORLEN variigi la naftoliverajn fontojn, al la nunjara plebiscito en Pollando pri Arbo 2016 kaj al plej aktualaj donitaĵoj pri rifuĝantoj, kiuj celas Pollandon.
– La sciencbultena temo proksimigas eksperimenton, kiu respondas la demandon, kiel mono influas la konduton de infanoj.
Du aktualaĵoj kaj la sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. Ankau la 3-a kaj samtempe la lasta parto de la sondokumento „Ĝenerala Direktoro, Osmo Buller respondas” aŭdiĝas en la rubriko >Antaŭ la mikrofono<.