Hodiaŭ ni vizitas gesinjoroj interesan kaj unikan lokon en Pollando, kiu dum la tuta jaro dronas en floroj, Zalipie. Trvoĝanta proksime de la revizitita de ni antaŭnelonge Tarnów en la suda Pollando ĝis nun ĝi ne estis temo de nia felietono pri konindaj vizitlokoj. Kaj tamen ĝi estas vizitinda kaj ravas aparte eksterlandajn turistojn, kiuj klopodas fotopluki la plej mirindajn florojn kaj florkomponaĵojn. La famaj floroj en Zalipe (kaj nun ankaŭ en kelkaj aliaj ĉirkaŭaj vilaĝoj) logas ne en la ĝardenoj, sed de sur la muroj de ĉiaj konstruaĵoj. Domoj, keloj, akvoputoj, garbejoj, staloj, kokidejoj, eĉ hundobudoj. Florornamita estas la loka sancentro kaj la domo de la volontula fajrobrigado. Florornamita estas la paroĥa preĝejo de s-ta Jozefo. Tiu ĉi kutimo de la florornama pentrado devenas el la limo de la 19-a kaj 20-a jarcento, kiam komencis aperi domoj kun kamentuboj. La blankigitaj refreŝige muroj pli longe restis puraj  ol kiam fumo pro manko de kameno fulge sendimentiĝis sur la muroj. La dommastrinoj uzis la okzaon por ornami la blankajn surfacojn per florpentraĵoj, kiuj evoluis al la nunaj pompaj florkomponaĵoj. Komence kiel kolorigilo servis miksaĵo de kalko, fulgo kaj argilo kun naturaj, plantaj kolorigiloj. Kiel peniko sufiĉis ĉevalaj haroj aŭ betula trunketo. Aplikante tiom simplajn instrumentojn virinoj kreis grandajn, akrakolorajn ornamaĵojn, imitantajn la popolajn brodaĵojn. Komence oni ornamis sole la dominternojn, fornojn, vestokestojn, meblojn, fenestrokadrojn. Kun la tempofluo la florornamoj aperis ekstere. Ĉiu dommastrino havis kaj havas proporan ornamstilon,  neniu en sia ornamarto aplikas ŝablonon. Domojn oni kutime komencas ornami fruprintempe. Se iu florornamo daŭre plaĉas oni ĝin refreŝigas, se venas inspiro por la nova, la nova desegno prenas la lokon. Kun la tempofluo la virinoj komencis uzi profesiajn penikojn kaj akrilajn koloriglojn. Kaj la tradicio viglas. En Zalipie oni florornamas ankaŭ tute novajn konstruaĵojn. Iuj dommastrinoj, kiel Bernardetta Słota pluevoluigis la ornamarton kaj per profesiaj kolorigiloj kreas florojn  ankaŭ sur la hejmaj teksaĵoj – kusenoj, tablotukoj, littukoj. Popolaj artistinoj ĉiujare partoprenas la konkurson „Pentrita Ĥato”. Unu el ĝiaj laŭreatinoj estis pentristino el Zalipie Felicja Cyrułowa, en kies domo funkcias nun la filio de la regiona muzeo en Tarnów, unu el la objektoj troviĝanta laŭe de la regiona itinero de la ligna akitekturo. Krom la muzea filio en Zalipe vizitinda estas la t.n. Domo de Pentristinoj, en kiu sian sidejon havas la Komunuma Kulturcentro. Ĝia ĉefa tasko estas protekto kaj flegado de la kulturvaloroj de la medio, ĉefe per la daŭrigado de la pentrista tradicio de Zalipie kaj regiono, organizado kaj subtenado de la amatora arta vivo, protekto super la popolaj kreantoj, popularigado de informoj pri Zalipie en la lando kaj eksterlande, en la amaskomunikiloj. Domo de Pentristinoj organizas ankaŭ staĝojn, ĉefe por lernejanoj kiuj en 15-60-personaj grupoj povas ne nur lerni kiel fari la florornamaĵojn, sed ankaŭ kreitajn verkojn kun si reporti. Sed ankaŭ eblas tie aĉeti belan memoraĵon ornamitan per flormotivoj, rigardi postkonkursan forkespozicion pri la flororname pentritaj domoj. La konkurso tradicie okazas dum la semajnfino post la festo de Dia Korpo kaj la dimanĉa anonco de la konkursrezultoj transformiĝas en Zalipie en grandan feston.

El la elsendo 10.04.2016. Legas Barbara – 5’02”