Ludu

La 543-a E-elsendo el la 22.04.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– La felietono pri koninda polo prezentas la silueton de Samuel Bogumił Linde, la aŭtoro de la unua (6-voluma) Vortaro de la Pola Lingvo. La plej proksiman sabaton pasas lia 245-a naskiĝdatreveno.
– Komenca riĉa kultura kroniko enhavas informojn pri unika, unutaga prezento de la historia dokumento Psałterz Floriański – Florian-Psalmaro, valorega manuskripo el la 14/15-a jarcentoj; pri Amsterdamo de polaj judoj, alivorte pri la ekspozicio rilatanta al la funkciantaj tie presejoj de judaj verkoj por la pola merkato; pri interesega KD kun rekreitaj religiaj kantoj de polaj kaŝuboj.
– En la E-movada segmento ni informas pri du novaj beletraj konkursoj, “Poezio el ĉiuj ĉieloj” kaj „Romanoj el ĉiuj ĉieloj”. Iliaj regularoj estas konsulteblaj ĉe la adresoj:
http://iconcorsidisamideano.altervista.org/KonkursoPoemojIII.html
http://iconcorsidisamideano.altervista.org/KonkursoRomanojI.html
Muzike ni memorigas la kaŝuban kanton en la E-vesto >Naĝu, naĝu la ŝipet’< en la plenumo de Bretona E-Koruso el ĝia KD „Mevo pluen”. Fragmente ni kunĝuas denovan viziton en Okcitanio dank’ al Patric kaj lia kanzono >Tristas ĉiel’< kaj specimene ni prezentas fragmente „Rugbeon” el aperigota KD de Vinilkosmo >jOmO okcitanas<.
La kulturktronikaj informoj estas parelele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko: „Kulturkroniko”. En la rubriko „Felietonoj” troviĝas samtempe legebla kaj aŭskultebla teksto pri Samuel Bogumił Linde.