Ĉi-semajne ni proponas al vi gesinjoroj reviziti urbon en la sudo de Pollando. Ĉi foje temas pri Tarnów [tarnuf],  situanta ĉe du riveroj Dunajec kaj Biała Dunajcowa. Tiun ĉi regionon de Pollando des pli valoras viziti, ĉar ĝi estas  la t.n. pola varm-poluso, kie la  averaĝa temperaturo egalas al preskaŭ 9 gradoj dum en la tuta lando nur al 5 gradoj. Spurojn de la homa aktivado tie oni trovas jam en la fina etapo de la glaciepoko. Tiam sur la tereno de la hodiaŭa Tarnów setliĝis rangifer-ĉasistoj. Signife pli poste,  ĉar lime de la 5-a kaj 4-a jarcentoj de nia erao la regionon atingis  keltoj, kies tombejon retrovis arkeologoj. La kreiĝinta lime de la 11-a kaj 12-a jarcentoj vilaĝo estis la ĝermo de la hodiaŭa urbo. Ĝi  ekde la komenco estis reĝa setlejo, kiun reĝino Judyta transdonis al la benediktana abatejo en Tyniec. Tiun fakton pruvas la dokumento de la papa legato, kardinalo el  Toucy, kiu estadis en Pollando verŝajne en la 1124-jaro. Temas pri la unua skriba informo pri Tarnów,  tiam ankoraŭ setlejo. La sekva menciio pri la urbo devenas nur el la komenco de la 14-a jarcento. La 7-an de marto de la 1330-a jaro la pola reĝo Vladislavo la Kubuta per sia privilegio altigis  la vilaĝon Tarnów ĝis la rango de la urbo. Ĝiaj loĝantoj akiris la samajn rajtojn, kiujn ĝuis la loĝantoj de Krakovo, la tiama ĉefurbo de Pollando.  En la sama jaro oni finikonstruis   kastelon por Spycimir Leliwita, la  krakova vojevodo,    la dua – post la reĝo – figuro en la tiama Pollando. La konstruaĵo, kies sole imponaj restaĵoj konserviĝis ĝis hodiaŭ troviĝis tuj apud la hodiaŭa urbo sur la monto de la sankta Marteno.  Sed,  la familio Leliwita estis tre firme ligita kun la urbo. Eĉ unu ĝia branĉo ekde la 15-a jarcento alprenis kiel  la familian nomon, Tarnowski. La familio  Leliwita zorgis pri la evoluo de la urbo i.a. atribuante apartajn privilegiojn al komercistoj kaj metiistoj. En la urbon ekde ĝia komenco alvenadas poliĝintaj germanoj el Krakovo kaj Nowy Sącz. En la 15-jarcentaj kronikoj troviĝas ankaŭ informoj pri judo Kalef, kiu translokiĝis ĉi tien el Lvovo kaj okupiĝis pri silko-komerco. La urbon Tarnów celis ankaŭ riĉaj skotaj familoj: Nikiels, Dun, Huyson, kiuj komercis kun preskaŭ tuta Eŭropo. Ĝuste laŭ ilia iniciato en la urbo kreiĝis la unuaj bankoj kaj komercaj kompanioj.  Tamen la plej granda disfloro liĝiĝas kun la silueto de  Jan Tarnowski, granda reĝa hetmano. Li estis renesancstila homo: elstara komandanto, politikisto, verkisto. Inter la jaroj 1554-1560 liajn konsilojn  notis la urbaj libregoj. Ili koncernis la funkciadon de la urbooficejoj, defendon kontraŭ malamiko kaj dumincendiajn kondutregulojn por la loĝantoj. En la 16-a jarcento en la urbo troviĝis 200 domoj, en kiuj loĝis 1200 personoj. Samtiom kiom nun nur en la Malnovurba Kvartalo de Tarnów.  Jam tiam funkciis en la urbo kanalizo kaj lignaj akvokondukiloj, lernejo, sinagogo kaj kalvina preĝejo. Post la morto de hetmano Jan Tarnowski en la 1561-a jaro italo Giovanni Maria Mosca Padavano skulptis por li  en la katedralo de Dipatrino sarkofagon,  kies alteco atingas preskaŭ 14 metrojn. Ĝi estas la plej granda ĉi speca monumento en Pollando kaj unu el la plej grandaj en Eŭropo. La figurojn de la hetmano kaj lia filo laŭ la natura grandeco oni skulptis 12 jarojn. Giovanni Maria Mosca Padavano projektis ankŭ la urbodomon en Tarnów. Tamen la urboevoluon  haltigis incendioj kaj militoj antaŭintaj la dispartigojn de Pollando. Fine de la 18-a jarcento en Tarnów enmondiĝis Józef Bem pli posta generalo kaj batalheroo favore al la libereco de Pollando kaj Hungario. Lia figuro ekzempligas la jam tiam konatan proverbon, pri „pol-hungaro: frata paro, dum batalo, drinkregalo”. La 19-a jarcento signas imponan urboevoluon. Oni konstruis akvokondukilojn kaj instalis en la urbo gaslanternojn, aperis la unua ĝia gazeto,  estis konstruitaj moderna elektrejo kaj stacidomo. Tarnów fariĝis la distrika ĉefurbo kaj laŭvice sidejo de diocezo. La urbo alportis ankaŭ kontribuon al  la reakiro de sendependeco de Pollando. Ĉiu kvina legionano de Józef Piłsudski devenis ĝuste el tiu ĉi urbo. Tarnów estis ankaŭ la unua urbo liberigita post la  123-jaraj  dispartigoj,  nokte inter la 30-a kaj la 31-a de oktobro de la 1918-a jaro. Sojle de la 2-a mondmilito en la urbo loĝis 40 mil personoj. Ĝuste el ĝi germanoj direktis la unuan transporton al Auschwitz-koncentrejo kaj Tarnów-loĝantoj pereis en ĝi kiel la unuaj. La nunaj loĝantoj de la urbo asertas, ke se iu nur ekvidos ilian urbon sopiros al ĝi ĝis la vivfino. Ne sole pro ĝia aparta atmosfero,  tipa por multaj polaj urboj en la sudo de la lando. Ne nur pro tio, ke la Malnovurba Kvartalo konservis mezepokan konstruplanon kaj najbaras en ĝi konstruaĵoj gotikaj kaj renesancaj. Nome, Tarnów rolis kiel rifuĝejo por pluraj nacioj: judoj, germanoj, ukrainanoj, skotoj, aŭstoj, ĉeĥoj kaj aliaj kaj ĉiuj nacireprezentantoj lasis en la urbo siajn firmajn spurojn.

El la elsendo 18.03.2016. Legas Barbara – 7’6″