Ludu

La 532-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 15.03.2016:

– Hodiaŭ ni proponas komune enrigardi kelkajn E-gazetojn, kiuj lastatempe atingis la Redakcion aŭ pri kies apero ni eksciis elektronike: La Revuo Orienta – 2/2016; Kontakto – 1/2016; Israela Esperantisto – vintro 2015; la lasta numero 2015 de “Tempo”; la 143-a numero de “Sennacieca Revuo”; “Balkana Verda Stelo” numeroj 0-2015, 1-2015, la 1-a numero de 2016; la januara numero 2016 de “Le monde de l’espéranto”; 1/2016 “Esperantolehti” kaj 1/2016 “Norvega Esperantisto”.
– Novaĵbultene ni informas pri optimismaj prognozoj de Banko Morgan Stanley koncerne ekonomian kreskon de Pollando kaj pri bona rezulto de la pola eksporto rilate importon, kiu en januaro 2016 falis al pli ol 3 miliardoj da eŭroj. En la pola gazetaro ni elektis temon el Rzeczpospolita pri tio, ke Pollando ne estas preparita je amasa alveno de enmigrantoj;
– La sciencbultena temo traktas la temon de obezeco, kiu ne sole damaĝas la sanon, sed ankaŭ negative influas la cerbofunkciadon. Krome ni informas pri la aprobita en Britio programo pri la genmodifado de homaj embrioj.
Muzike akompanas nin Jonny M. Ĉi-foje ni elektis fragmente lian kanzonon “Bona homo” el la KD “Regestilo” eldonita de Vinilkosmo.
La aktualaĵoj kaj sciencbultenaj temoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. Aparte estas ankaŭ aŭskultebla trarigardo de la E-gazetaro en la rubriko “Felietonoj”.