Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la komenco de la 500-a E-elsendo ĉe la www.pola-retradio.org ni prezentas aktualaĵojn kun informoj pri la vizito de la pola prezidento en Ĉinio, pri bonaj rezultoj de la varsovia flughaveno de Frederiko Chopin kaj pri procentaj donitaĵoj pri infanoj kaj gejunuloj en la pola socio. Nia scienca temo rilatas al la integra rolo de muziko. La hodiaŭa rondcifera elsendo de la varsovia Pola Retradio en Esperanto estas la okazo por Barbara kaj Maciek interŝanĝi kelkajn opiniojn pri la nuno kaj daŭrigeblaj tradicioj de la profesiaj E-elsendoj. La komencaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj. En la rubriko Sciencaj Informoj same paralele aŭdeblaj kaj legeblaj estas temoj de nia Scienca Bulteno. En la programo kantas gejunuloj el Bjalistoko. Ramona van Dalsem plenumas la kanton „Al suna optimismo”.
En Ĉinio, kutime oni ne parolas tion kiel “Unu strio kaj unu itinero”, Sed ”
ünu zono kaj unu vojo”:
Estimata teamo
Eble ne tro malfrue miaj bondeziroj alvenas al vi ĉiuj. Gratulon pro la 500-a elsendo ! Jam kutimiĝante al la aŭskultado mi plejparte ŝatas viajn elsendojn. Via radio estas tre grava afero, tutmonde.
Dankon el el Oksfordo en Britio
Varman, koran gratulon pro la 500-a elsendo! La Esperanta kulturo estus malpli richa sen via grava kontribuo, certe. Kaj rilate la transiron el publika, oficiala radio al la interreta, libera elsendado, mi demandas: chu vi ne sentas vin pli liberaj, pli sendependaj? Se jes, do almenau tiusence okazis “gajno”!
Kara Paulo Sergio, koran dankon pro via mesaĝo, aparte pro viaj gratulaj, rekonaj vortoj, pro kiuj ni kore dankas. Ni citis ilin en la 501-a elsendo. Al via mesaĝo ni referencos ankoraŭ en nia sekva leterkesta programero.