Ludu

En la komenco de la 500-a E-elsendo ĉe la www.pola-retradio.org ni prezentas aktualaĵojn kun informoj pri la vizito de la pola prezidento en Ĉinio,  pri bonaj rezultoj de la varsovia flughaveno de Frederiko Chopin kaj pri procentaj donitaĵoj pri infanoj kaj gejunuloj en la pola socio. Nia scienca temo rilatas al la integra rolo de muziko. La hodiaŭa rondcifera elsendo de la varsovia Pola Retradio en Esperanto estas la okazo por Barbara kaj Maciek interŝanĝi kelkajn opiniojn pri la nuno kaj daŭrigeblaj tradicioj de la profesiaj  E-elsendoj.  La komencaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj.  En la rubriko Sciencaj Informoj  same paralele aŭdeblaj kaj legeblaj estas temoj de nia Scienca Bulteno. En la programo kantas gejunuloj el Bjalistoko. Ramona van Dalsem plenumas la kanton „Al suna optimismo”.