Sciencaj informoj

La artefarita inteligenteco anstataŭigas homon

Enretigita de: | Jun 23, 2015 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

La komputilaj programoj utiligantaj algoritmojn, alivorte procedurojn bazitajn sur la la logikaj reguloj por solvi difinatan problemon eniras la ĉiutagan vivon anstataŭigante homon tie, kie ankoraŭ antaŭnelonge ŝajnis, ke necesa estas la homa inteligenteco. Eĉ pli,  la algoritmaj komputilaj programoj faras tiujn taskojn multe pli bone ol homo. Ili estas precizaj kaj objektivaj, ili ne bezonas dormon, ne laĉiĝas, ne subiĝas al emocioj, antaŭjuĝoj, ili ne utiligas kuracistajn forpermesojn nek libertempon. Ankoraŭ antaŭnleonge komputiloj kaj stirataj de ili robotoj estis utiligataj ĉefe en industrio, ĉe la muntaj produktolinoj, en medicino kaj por simplaj servoj. Nun tio ŝanĝiĝas.

La komputilij programoj kapablas nun ne nur stiri difinitajn movojn, sed ankaŭ alpreni – dume ne tre komplikajn, sed tamen – decidojn. Aperas do la demando, kiam ili disponos pri vere propra inteligenteco kaj ĉu tiam ili ne endanĝerigos homon. Laŭ sciencistoj tio estas problemo de tempo, cetere ne tre fora.

Jam pasintjare „Los Angeles Times” publikigis artikolon pri tertremoj, kiun verkis komputila programo. Infanojn en la Suda Koreio la anglan lingvon instruas programo Robosem. Ĉiam pli multaj taskoj estas stirataj de komputiloj paŝantaj, parolantaj robotoj, respondantaj kaj plenumantajn plurajn servojn, eĉ kun la seksa karaktero. Laŭ usona firmao TrueCompanion ĝi konstruis la unuajn en la mondo robotojn kun aspekto de atrakciaj virinoj, kaj la plej baza modelo kostas apenaŭ 995 dolarojn.

Komputiloj komencis regi en la mondo de distro. La decidon pri la produkto de tre populara televida seria filmo  „House of Cards” la firmao Netflix alprenis ne baze de konsiloj de holivudaj ekspertoj, filmkritikistoj aŭ analizantoj de la amaskomunikila merkato, sed baze de la analizitaj de la komptila programo donitaĵoj pri preferoj de la spektantoj. Gvidante sin per tiuj rezultoj Netflix mendis ĉe BBC novan version de la filmserio el 1990 kun la ĉefrolulo Kevin Spacey, reĝisorita de David Fincher. La filmo ĝuis spektaklecan sukceson kaj akiris la prestiĝan premion Emmy.

Komputiloj transprens kontrolon super financaj merkatoj. Elektronika borsa makleristo Virtu aplikante komputilajn stratrategiojn dum 6 jaroj notis perdojn nur dum unu tago.

Malgraŭ ĉio ĉi komputiloj ne kapablas malkovri, kiam iu aplikas ŝajne korektajn, sed tamen falsajn donitaĵojn kaj trompas.  Tion elmontris programo apogita sur algoritmoj por trovi suspektindan bagaĝon en aerodromo. Evidentiĝis, ke ĝi ne kapablis distingi inter tio kio estas kaj kio ne estas bagaĝo kaj ĉu koncerna bagaĝo aspektas kiel forlasita. La areodroma personalo estis senĉese alarmata, ĉar komputilo kvalifikis kiel suspektendajn: ombrojn sur planko, bagaĝĉaretojn kaj senmove starantajn homojn. Pro samaj konsideroj eŭropoaj fervojoj rezignis, almenaŭ dume pri komputiligitaj sistemoj kies tasko estis malkaŝi kazojn de vandalismo aŭ ŝtelprovo.

 El la elsendo 23.06.2015. Legas Maciek

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0520069

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj