La malaperantaj popolaj kutimoj kaj ritoj ligitaj kun Pasko, tradiciaj manĝoj kaj ornamaĵoj el la fino de la 19-a jarcento ĝis la mezo de la 20-a estas rigardeblaj en ekspozicio „Pasko en Mazovio” funkcianta en la Subĉiela Muzeo en Sierpiec, la centra Pollando, en kiu sur pli ol 60 hektaroj troviĝas dek kelkaj ĥatoj, konstruaĵoj, ventmuelilo, forĝejo kaj gastejo.

La ekspozicio estas aranĝita laŭ la kronologio de la Pasko en kelkaj ĥatoj. Inaŭguras ĝin prezento de palmoj, karakterizitaj por la regiono de Sierpiec kaj Płock. La palmo portita procesie kaj aspergata dum la Palma Dimanĉo havis profundan magian signifon. Amentoj el la salikaj branĉetoj estis protekt­ontaj infanojn kontraŭ gorĝodoloro. La ĉirkaŭ­signado per ĝi de  infanoj ankaŭ havis protekto­efikon. La frapado per ĝi de brutaro, kiu la unuan fojon post la vintro direktiĝis al paŝtejoj estis certigonta ilian bonan kreskon. Sekve eblas konatiĝi kun la porokazaj bakaĵoj, ĉefe paskaj babaoj, kun la kolorigado kaj ornamado de paskaj ovoj kaj preparo de aliaj ornamaĵoj, kiel paperaj fenestro­kurtenoj kaj kronoj por sanktul­bildoj. Apartan segmenton de la ekspozicio konsistigas korboj kun manĝaĵoj, preparitaj por aspergo, konumataj dum la Pasko: ovoj, viandgalentario, pasteĉoj, vianbakaĵoj, pano, babaoj, tortoj, mazurkoj. Nun la aspergado de paskaj manĝoj havas simbolan karakteron. Iam korboj enhavis preskaŭ ĉiujn preparitajn por Pasko produktojn, kiujn  oni kolektadis en unu ĥato aŭ ĉe la vojkruco, al kiu estis venanta aspergonta ilin pastro. Poste ĉe riĉe provizitaj tabloj en ĉambroj en la norda, aŭ nordokcidenta parto de la ĥatoj, kie la mangaĵoj longe restis freŝaj la familioj vizitadis sin reciproke dum la tuta semajno por bankedi aŭ simple kunesti. La ekspozicio en Sierpiec funkcios ĝis la fino de aprilo.

El la elsendo 31.03.2015. Legas Krystyna kaj Milada