Nur viroj de la plej juna ĝis la plej aĝa kun la figuro de la Resurektinta Kristo partoprenos dum la Paska Lundo tradician dekkelk­kilometran procesion Emaus, kiu antaŭ la sunleviĝo akompanate de la sonoril­sonoj kaj beno de episkopo startos el la paroĥejo Suków apud Kielce, en la suda parto de la centra Pollando. La tradicio de la Emaus radikas en la unuaj postmilitaj jaroj, kiam en Su­ków okazis jezuitaj karesmaj instruoj ligitaj kun kompensa preĝo pro pekoj kaj teruraĵoj de la 2-a mondmilito. Ĉar la unua ĉi-speca procesio okazis dum la Paska Lundo 1948 oni nomis ĝin Emaus reference al la nomo de la evangelia vilaĝo, kiun celis du disĉiploj de la Resurektinta Jesuo. Kutime la procesion partoprenas ĉirkaŭ 200 viroj, por kiuj multkaze temas pri la familia tradicio perata de 2-3 generacioj. La tradicio de Emaus-pilgrimado estas en Pollando tre malofta kutimo, kiun oni flegas krome en la krakova Zwierzyniec kaj en Poznana-regiono. Suków famas ankaŭ pro sia paroĥa preĝejo, kiu estas alte taksata pro sia arkitektura valoro, same kiel la apudanta ĝin ligna paroĥejo el la komenco de la 20-a jarcento.

El la elsendo 27.03.2015. Legas Maciek