Pluŝaj ursetoj, pupoj, tabulludoj, sciencorientigaj ludiloj, aviadil­modeloj troviĝas inter la eksponaĵoj rigardeblaj en la Muzeo de Ludiloj kaj Ludoj en Kielce en la centra Pollando. La 35-jariĝo de la Muzeo estas la preteksto por rememoroj ligitaj ĉefe kun la kolektitaj tie ludiloj. En la junbilea ekzspozicio estas prezentataj krom diversaj kolektoj, eksponaĵoj antaŭnelonge aĉetitataj kaj neniam prezentataj.

Inter la plej malnovaj eksponaĵoj troviĝas pupoj el la limperiodo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Eblas rigardi ankaŭ etajn meblojn, kuirejajn instrumentojn kaj lignajn popolajn ludilojn. Krome la ekspozici­ataj objektoj devenas el portempaj ekspozicioj prezentataj en la Muzeo i.a. pri pupoj de la mondo. Ŝatantoj de la animitaj filmoj povas rigardi la heroajn pupojn el tiaj filmoj, kiel  „Urseto kun klaporeleto”, „Aventuroj de la Urseto Coralgol” aŭ „Eta Pingveno Pik-Pok”.

Inter la eksponaĵoj estas objektoj aparte kortuŝaj pro ilia historio kiel pluŝa urseto transdonita de viro, kies korprema ludilo ĝi estis dum la 2-a mondmilito. Li priskribis aldone historion de kelkfojaj trudaj ­translokoj de lia  familio dum la 2-a modmilito. Lia tasko estis aparte gardi la urseton, kiu servis ankaŭ por kontraband­ado de presliteroj.

La ekspozicio daŭros dum la tuta jaro. Muzeo de Ludiloj kaj Ludoj en Kielce estas la plej malnova ĉi-speca institucio en Pollando. Ĝi kreiĝis en 1979. Ĝi disponas nun pri 26 mil eksponaĵoj, inter kiuj estas ludiloj historiaj, etnografiaj, artaj kaj nuntempaj. La muzeo pretigas ne sole ekspoziciojn, sed ankaŭ funkcias kiel loko de infanaj labor­renkontoj. Ĉiujare vizitas ĝin inter 30 kaj 40 mil personoj. De kelkaj jaroj ĉi tiu kultura centro organizas konkurson „Ludilo amika al infano”. En februaro 2015 estos anoncita la dua eldono de la konkurso „Libro amika al la infano”.

El la elsendo 02.01.2015. Legas Maciek