Franciskanoj en Krakovo – la iama ĉefurbo de Pollando – plukonstruas kaj renovigas sian bibliotekon kaj  troviĝantajn en ĝi libro­kolektojn. Ili estis tie kolektataj ekde la komenco, tio estas  ekde 1237. Multaj el la valoraj manuskriptoj kaj malnovpresaĵoj forbrulis en incendio, kiu plagis Krakovon en 1850. La kolekto havanta nun 100 mil librojn kaj periodaĵojn ĉefe kun la filozofia-teologia temaro ne estas disponig­ebla al ĉiuj. Eblas utiligi ĝin por ekzemple scienc­esploraj celoj akirante aldone specialan permeson de la monakoj. La libro­kolekton utiligas ankaŭ studentoj de la Supera Sacerdotiga Seminiario funkcianta ĉe la klostro. Post unu kaj duona jaroj – kiam finiĝos renovigo de la bibliotekaj ejoj kaj laboroj pri nova kvarteaĝa alo de la klostro tio ŝanĝiĝos.  Ekzistas plano disponigi al ĉiuj legantoj librojn,  kiuj ĝis nun troviĝis en la fermita parto de la klostro. Tio okazos dank’ al la bitigo de la kolektoj kaj bitiga sistemo de ilia katalogado kaj disponigado.

En tiu periodo finiĝos laboroj pri libro­konservado, kiu ĉirkaŭprenas 6 mil librojn, kiuj neniam estis disponig­itaj al la legantoj. Sed jam nun sur la interreta paĝo de la biblioteko eblas rigardi du unikajn franciskanajn kolektojn. Temas pri Gradualo el 1499 kaj Antifonaro el 1743.

La Gradualon aŭtoras franciskano Fran­ci­scus de Bru­gis, kiu estis ankaŭ muzik­teoriulo. Temas pri inkunablo presita en Venecio en 1499. Ĝi enhavas i.a. kantojn pri sanktuloj, kantojn favore al la mortintoj kaj kantojn pri la Dipatrino. Sur ĝia leda kovrilo troviĝas plant­ornamaĵoj.

Antifonaro estas rezulto de la liturgia reformo de franciskanoj el 1743. Ĝi estis komponita de franciskano An­to­nio Az­zo­gu­idi el Italio kaj enhavas liturgiajn fragmentojn de la meso pri franciskanaj sankuloj kaj ankaŭ rubrikon pri la maniero ilin kanti. La ledan kovrilon ornamas kupraj elementoj kun rozeto en la centro de la kovrilo. La libron fermas ornama buko.

La renovigon de la libroj kunfinancas la pola kultur­ministerio, la renovigon de la biblioteko kovras la krakova provinco de franciskanoj.

El la elsendo 16.01.2015. Legas Tomek