Kelkdek akvarioj kun la volumeno de 500 ĝis 40 mil litroj estos elkonstruitaj en la Urba Bestoĝardeno de Płock [pŭock] en la norda Pollando kadre de la projekto „Akvoj de la mondo”. Eblos en ili rigardi la ekzemplojn de faŭno kaj flaŭro el ĉiuj plej grandaj maraj kaj dolĉaj akvoreceptakloj de la mondo. La projekto – la plej granda en Pollando – estos preta lime de somero kaj aŭtuno 2016, kio ligiĝos kun la 65-jariĝo de la loka bestoĝardeno. La plej granda akvario destinita por ŝarkoj entenos 40 mil litrojn de la akvo. Ĝiaj muroj dikos 10 centimetrojn, ĝi longos 12 metrojn kaj estos vasta je du kaj duona metroj. Tra la ekspozicio kondukos pado memoriganta la sekiĝintan riverfluejon kun la bordaj muroj el akrilo. La ZOO-ĝardeno en Plock kun la surfaco de ĉirkaŭ 15 hektaroj estis establita en 1951. Loĝas en ĝi pli ol 3200 bestoj reprezentantaj 307 speciojn, inkluzive de tiuj al kiuj minacas la formorto. En Płock troviĝas unu el la plej grandaj en la lando didaktosciencaj pavilonoj kun ekspozicio de reptiloj kaj amfibioj kaj specimene aranĝita tropika arbaro kun originala, ekzotika plantaro. Ekde 12 jaroj la bestoĝardeno de Płock – vizitata jare de pli ol 250 mil personoj – apartenas al la Monda Organizo de ZOO-ĝardenoj.
El la elsendo 06.01.2015. Legas Tomek