Ludu

La antaŭmikrofona gasto de la 404-a E-elsendo el Varsovio estas Pascal Dubourg Glatigny, kun kiu ni interparolas pri lia prelego dum la lasta ARKONES. Ĝi estis dediĉita al francaj koncentrejoj lige kun la aperinta en 2014 libro, kiu enhavas ankaŭ E-veftojn pro ĝia heroo, kiu estas Jaume Grau Casas. Komence ni referencas al polaj amaskomunikiloj rilate la lastajn eventojn en Francio. Krome ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas informo pri komenciĝonta akadamia kunlaboro inter la pola kaj ĉeĥa altlernejoj pri studoj dediĉitaj al germanologio kaj la Centra Eŭropo. La temo de la scienca bulteno koncernas la kreiĝantan brumapon de Baltiko. La informo pri la altlerneja kunlaboro, scienca temo kaj la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas ankaŭ eksterelsende en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. La tekstoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj.