Kiam komence de septembro 2014 pasis la 250-a datreveno de la elekto de la lasta pola reĝo, Stanisław August Poniatowski, apenaŭ tiu ĉi fakto estis rimarkita. Samtage pasis la 219-a datreveno de lia abdiko. La 25-an de novembro pasas la 250-jariĝo de lia kron­ceremonio, kiun ni decidas uzi por proksimigi la reganton, kiu de unuj estas ŝarĝita per respondeco pro la dispartigoj de Pollando kaj la perdo de suvereneco, de aliaj kiel persono senefike batalanta por reformoj.

Preskaŭ ĉiu meza polo, eĉ ne tro interesiĝanta pri historio kapablas elkalkuli liajn atingaĵojn i.a. lian kontribuon al la proklamo de la 3-Maja Konstitucio. Sed la instru­programoj – aparte en la postmilita periodo – glorigis lin aparte kiel homon grave merit­iĝintan por la evoluo de la pola kulturo kaj scienco. Ĉiu polo scias pri la organizataj de Stanisław August Poniatowski ekde 1770 ĵaŭdaj tagmanĝoj, regule okazantaj jen  en la varsovia Reĝa Kastelo,  jen – somere –  en la varsovia Łazienki-Palaco. La renkontiĝ­antaj dum ili pentristoj, skulptistoj, poetoj, literaturistoj diskutis  pri la temoj ligitaj kun la scienco, arto kaj literaturaj verkoj. La nomoj de la  invitatoj, vaste rekonataj homoj kiel Ignacy Krasicki, Ignacy Potocki, Hugo Kołłątaj, Marcello Bacciarelli, Franciszek Bohomolec, Adam Naruszewicz estas konataj al ĉiu polo. La oficiala periodaĵo de tiuj renkontoj aperanta ĝis 1777 glorigis la reĝon kiel mecenaton de kulturo kaj arto popularig­ante la ideojn de la Kleriga Epoko. Krom tiu ĉi periodaĵo dank’ al lia subteno kaj iniciato aperis krome regule en la jaroj 1765-85 la revuo Monitor establita de Franciszek Bohomolec kaj Ignacy Krasicki. Monitor traktis multajn aktualajn kaj variajn temojn pere de eseoj, raportoj, leteroj al la redakcio, artikoloj kaj felietonoj. Ĝiaj redaktoroj kritikis la konservemon de la pola nobelaro, plendis por transformiĝoj en la spirito de la Kleriga Epoko cele plibonigon de kutimoj, moralo kaj konduto socia. Hont­makulata estis i.a. drinkemo, klaĉemo, pigreco, flatemo kaj religia obstino. Monitor publikigis ne sole verkojn de la plej elstaraj 18-jarcentaj polaj poetoj, sed ankaŭ tradukojn de eksterlandaj verkistoj.  En 1765 la reĝo establis la Kavaliran Lernejon, kies himno verkita por la poeziaĵo de Ignacy Krasicki reliefigis kaj proksimigis la ideon de la vorto Patrujo. La lernejo destinita por ne tre bonstata nobela junularo estis preparanta ĝin al la militistaj kaj civilaj taskoj. Lastrilate estis instruata en ĝi ekonomiko, juro, historio, geografio, lingvoj. Kiel interesan informon  ni aldonu, ke la francan lingvon instruis en ĝi la patro de Frederiko Chopin, Mikołaj. Sed junuloj lernis ankaŭ rajdadon, skermadon, dancon kaj muzikon. Dank’ al la monrimedoj el la reĝa kaso kaj el la buĝeto de la Pola Reĝolando ĉiujare diplom­itiĝis en ĝi 200 kadetoj. Tamen laŭ la reĝa konfeso al la brita diplomato James Harris el 1784, la Kavaliran Lernejon li establis por liveri la oficiran kadron al…   rusoj. En 1773 kreiĝis la menciita pli frue Komisiono por la Nacia Eduko, la unua en la mondo centra institucio okupiĝanta pri edukado transpren­inte tiam instruistojn kaj konstruaĵojn post la likviditaj jezuitaj lernejoj. Samjare kreiĝis Societo por la Elementaj Libroj, t.e. lernolibroj.

En la  epoko de Stanisław August Poniatowski Varsovio riĉiĝis je novaj konstruaĵoj kaj institucioj. Dominik Merlini ali­konstruis Ujazdów-Kastelon, li transformis la internojn de la Reĝa Kastelo al­konstruinte al ĝi bibliotekon. Lia plej fama verko estas tamen la palaca komplekso en Łazienki-Parko, kiun la reĝo traktis kiel sian someran rezidejon. En 1765 la reĝo establis Nacian Teatron, kiu komence signifis nur aktoran grupon, sed kiu en 1779 ricevis apartan konstruaĵon.

Stanisław August Poniatowski estis la lasta elektita reĝo de Pollando en la periodo 1764-1794. Pri lia elekto decidis subteno de la magnata Czartoryski-familio kaj la forto de la carino Katarina, kies amoranto li fariĝis dum li estis privata sekretario de la brita ambasadoro Charles Hanbury Williams en Peterburgo. Jam tiam Katarina promesis al li sian estontan subtenon por atingi la polan kronon. Jam kiel carino ŝi multe interesiĝis pri tio, ke la reĝo de Pollando estu utila por la rusaj interesoj. Lia elekto kostis ŝin duonan milionon da rubloj por subaĉeti deputitojn kaj por akompana militista operaco. La 7-an de septembro 1764 en la ĉeesto de rusaj trupoj, 5584 elektantoj Stanisław August, blazone Ciolek estis elektita reĝo. La kronceremonio okazis la 25-an de novembro, kiun tagon patronas sankta Katarina. Tiel la nova pola reĝo manifestis sian korligiĝon al la carino.

El la elsendo 21.11.2014. Legas Barbara