En 2011 la nekropolo de Szczecin, difinata kiel la Centra Tombejo estis registrita en la listo de la 7 novaj mirlokoj de Pollando, kiujn konkursa­voje ekde kelkaj jaroj elektas la magazino National Geographic Traveler”.

La ŝĉecina Centra Tombejo rolas nome ne sole kiel la ripozloko por tiuj, kiuj forpasis, sed ankaŭ kiel histori­scenejo por la vivantoj. Temas pri unu el la plej belaj parkoj de la urbo, laŭ sia grandeco la tria en Eŭropo kaj unu el la plej grandaj en la mondo. Ĝia surfaco egalas nun al pli ol 167 hektaroj. Ekde ĝia kreiĝo komence de la 20-a jarcento oni entombigis tie pli ol 300 mil mortintojn. La origina projekto de la nekropolo referencis per sia aspekto al la nekropoloj en Hamburgo, Vieno kaj Berlino kaj simile, kiel ili ĝi havas parkan karakteron. Kreskas en ĝi pli ol 415 specioj de arboj kaj arbustoj.

Ekde la komenco projektante ĝin oni klopodis doni al ĝi karakteron de parko-ĝardeno kaj eviti establon de tombejo,  en kiu sur laŭeble plej malvasta areo trovu lokon laŭeble plej multaj tomboj. Signifa parto de la tombeja surfaco estis do destinita por verdaĵ­terenoj, akvo­receptakloj, heĝoj, vastaj aleoj borderitaj per vicoj da ornamarboj. En malplinova, orienta parto de la tombejo la aleoj karakteriz­iĝas per rondaj kurbiĝoj por kiuj oni utiligis la grundo­formon. Oni ne forgesis pri la facilig­antaj promenon ŝtupoj, lignaj pontoj kaj eĉ panoramejoj. En oktobro 2010 en la orienta parto de la nekropolo estis inaŭgurita la botanika itinero laŭe de kiu troviĝas 32 inform­tabuloj kun priskribo de interesaj arboj kaj arbustoj.

Inter la 300 mil personoj entombigitaj tie  estas germanoj kaj poloj, belgoj, rusoj kaj romaoj. Ne mankas anonimaj tomboj, kiel ankaŭ tiuj de la renomaj civitanoj de la urbo. Al ĉi-lastaj kalkuliĝas la kreinto de la tombejo Wilhelm Meyer – Schwartau. Krom la tombejo li projektis ankaŭ Remparegojn de reĝo Boleslao la Brava, la nunan rektorejon de la Medicina Universitato,  la Doganoficejon ĉe Longa Ponto kaj la preĝejon de la Sankta Triunuo. Al la elstaraj germanaj ŝĉecinanoj, kiuj ripozas ĉi tie per eterna dormo kalkuliĝas Hugo Lemcke. Li estis ne sole direktoro de la loka gimnazio, sed ankaŭ famiĝis kiel historiisto de Szczecin. Dank’ al li kreiĝis katalogo de lokaj histori­objektoj, aktuala ĝis hodiaŭ. Li estis ankaŭ la unua konservisto de la historiaj objektoj en  la tuta pomeria provinco.

En la ŝĉecina nekropolo troviĝas spuroj de la 2-a mondmilito. Unu el la tombej-segmentoj estas dediĉita al belgaj ostaĝoj, ĉiuj mortintaj en la urbo.  El la sama periodo devenas trinivela la milit­tombejo, kie eterne ripozas civiluloj, sovetuniaj soldatoj kaj poloj pereintaj en la bataloj sur la tereno de la Okcidenta Pomerio en 1945. Post la milito en la 60-aj jaroj en la Ĉefan Tombejon estis transportitaj judaj mortintoj el la likvidita tiam juda tombejo, kiu troviĝis ene de la urbaj konstruaĵoj.

La pola periodo de la ŝĉecina nekropolo ligiĝas kun la postmilita historio kaj la jalta difino de novaj limoj en 1945. La unuaj poloj estis tie entombigitaj jam en la sama jaro. Ekde tiam eternan ripozlokon trovis tie almenaŭ kelkcent famaj poloj politikistoj, artistoj,  muzikistoj.

Tra la nekropolo kondukas aparta itinero laŭ kiu troviĝas 21 objektoj, ĉiuj numeritaj  kaj provizitaj per rilataj informoj koncerne konkretan monumenton aŭ grupon de tomboŝtonoj. Ĉiuj informoj estas dulingvaj – en la pola kaj en la germana. Inter kelkdek monumentoj estas i.a. tiuj dediĉitaj al la Herooj de Septembro 1939, al la viktimoj de stalinismo, al tiuj, kiuj ne revenis de la maro, al Siberiekzilitoj. Aparta kruco omaĝas la memoron de Katyń-krimo kaj la plej malnova – devenanta el la periodo, kiam sur ĉi tiu tereno troviĝis la garnizona tombejo – gisfera kruco omaĝas la memoron de soldatoj pereintaj en la franca-germana milito 1870-71.

El la elsendo 31.10.2014. Legas Tomek