Jarkomence pasis la 640-a naskiĝdatreveno de unu el la plej karaj virinoj en la historio de Pollando, ĝia patrono reĝino Jadwiga. Kun fortaj genealogiaj ligoj kun Pollando ŝi naskiĝis en Buda kiel la filino de reĝo Ludoviko la Hungara kaj de Elizabeta Kotromanić, origine bosnia princino. Jadwiga estis ilia lasta infano. Dum la bapto ŝi ricevis la nomon Jadwiga, kiu estis la nomo de ŝia praavinjo, la edzino de reĝo Wladyslaw  Łokiet (la Kubuta) [vŭadislav ŭokietek] el Piast-dinastio (pjast). Povas esti ankaŭ, ke ŝia baptonomo referencas al sankta Jadwiga la Silezia, kies kulto tiuepoke floris. En dokumentoj ŝia nomo estas notita laŭ malsama ortografio kiel Adviga, Hedviga, Hedvigis aŭ Hedwig.

Ekde la infanjaroj ŝi estis preparata roli estonte kiel la reĝino. Ŝi ricevis tre zorgeman edukon, la vivo en la kultura medio de la hungara kortego en Buda kaŭzis, ke Jadwiga kapablis legi, konis fremdajn lingvojn, amis literaturon, muzikon, arton kaj sciencon. Kiel kvarjar­ulino ŝi estis fianĉigita al la 8-jara Wilhelm Habsburg. La ceremonio havis la karakteron de formala nupto “sponsalia de futuro”, tio signifas fianciĝo por estonteco. Tiu kontrakto ne estis neŝirebla,  tamen ĝi antaŭvidis, ke flanko ne observonta ĝin devos pagi al la alia 200 mil orajn florenojn.

En la 1384-a jaro la pola nobelaro decidis inviti por la pola trono la junetan princinon, kiu samjare venis al Pollando kaj samjare estis kronita en Krakovo kiel la reĝo de Pollando. En ĝi la povon tenis la krakovaj magnatoj, kiuj estis en la kontakto kun ŝia patrino, sed neniu regis en la nomo de Jadwiga, ĉar kiel skribis kronikisto Jan Długosz (dŭgoŝ) ĉion,  kion faris la reĝo Jadwiga havis la kvaliton de multaĝa saĝo. Polaj magnatoj kompreneble zorgis pri la interesoj de Pollando kaj konforme al ili pensis pri la estonta edzo por la juneta reĝo. Dezirante ligi Pollandon kun Litovio ili proponis la manon de Jadwiga al la 10-20-jarojn pli aĝa (laŭ diversaj fontoj)  litova princo Jagelo kondiĉe,  ke tiu ĉi kun sia ŝtato kristaniĝos. Jagelo la kondiĉojn akceptis. Sed Jadwiga estis jam fianciĝinta. Wilhelm venis eĉ al Krakovo por realigi la promeson de “sponsalia de futuro”. Vane. La nupto de Jadwiga kun Jagelo spite la kulturajn kaj aĝdiferencojn okazis en la 1386-a jaro. Neniu dubigas la personan tragedion de la junulino, sed ŝi kapablis rezigni pri sia feliĉo avantaĝe por la ŝtatintereso de la Pola Reĝolando.

Kvankam komence Jagelo koncentris la povon, tamen tre baldaŭ la geedza paro ĉiujn iom gravajn ŝtatajn aktojn konsultis komune. Jadwiga malgraŭ siaj neplenaj 13 vivojaroj entreprenis ekspedicion al t.n. Ruś Halicka (la regiono nun troviĝanta en la sudorienta Pollando kaj sudokcidenta Ukrainio) por rekonkeri ĝin por Pollando. Ŝi tenis korespondajn kontaktojn kun teŭtonaj kavaliroj, konkordigis sian edzon kun lia onkla frato Vitold, ŝi grave influis la rezultojn de intertraktoj kun sia bofrato Sigismundo la Luksemburgia.

La reĝino havis ne sole politikajn kaj diplomatiajn talentojn. Al sia kortego Jadviga logis la intelektan eliton de Pollando. Disponante pri sendependa kortego kaj kancelario, ŝi zorgis pri kulturo kaj riĉa kortega vivo, prefere dediĉita al la spirita ol al la mondaj vantaĝoj. Ŝi alte taksis la akompanon de sciencistoj, altnivelan konvers­aciadon, sed samtempe ŝi ŝatis la rajdadon kaj la ĉasadon. Ŝian kortegon vizitadis pluraj eksterlandaj delegacioj, diplomatoj kaj altranguloj. Dank’  al la reĝino Jadwiga aperis la unua traduko de la Psalmaro en la pola lingvo. Unu el ĝiaj ekzempleroj konserviĝis ĝis hodiaŭ. Samtempe ŝi estis tre pia persono. Ŝi fondis multajn preĝejojn kaj ekipis la jam ekzistantajn klostrojn, ŝi zorgis pri hospitaloj kaj mizeruloj. En ikonografio la sankta Jadwiga, tiun religian titolon ŝi ricevis en 1997, estas prezentata en la reĝaj vestoj kun ŝuetoj enmane. Ligiĝas kun tio legendo, ke dum la konstruado de la preĝejo de la Plej Sankta Maria-Virgulino en la krakova kvartalo Piaski ŝi mem kontrolis la labor­trapason. Iun tagon ŝi rimarkis malgajan ŝton­laboriston. Demandinte lin pri la kaŭzo ŝi eksciis, ke li lasis hejme peze malsanan edzinon kun etaj infanoj, sed li ne havas monon por­ kuracisto. Tiam la reĝino senpripense forŝiris la oran ornamaĵon kun gemoj de sia ŝuteo kaj donacis al la laboristo,  por ke tiu ĉi pagu kuraciston. Ŝi tamen ne rimarkis, ke ŝi metis la piedon sur ŝtono kovrita per freŝa kalko. La lasitan spuron la dankema rok­laboristo pritranĉis kaj kun ŝtono enmasonis en la eksteran muron de la preĝejo. Ĝis nun eblas ĝin tie  rigardi.

Dank’ al la klopodoj de reĝino Jadwiga en 1397 en la Krakova Akademio kreiĝis fakultato pri teologio, kaj samjare dank’ al ŝia subteno ĉe Karol-Universitato en Prago kreiĝis akademia domo por polaj kaj litovaj studentoj. Sian tutan havaĵon ŝi testamentis al la Krakova Akademio. Kiam en la 80-aj jaroj oni malfermis ŝian ĉerkon oni trovis anstataŭ juvelaro ŝiajn tombajn ornamaĵojn el ledo kaj ligno. La testamenton favore al la Jagelona Universitato ŝi faris en la jaro de sia morto destinante krome por ĉi tiu celo siajn reĝinajn robojn. Havante 25 jarojn la reĝino Jadwiga naskis la filinon Eliżbieta Bonifacja, kiu mortis nur trisemajna. Jadwiga mem mortis pro la akuŝa febro 4 tagojn poste kaj estas entombigita en Wawel-Katedralo en Krakovo. Ŝia ĉerko estis kelkfoje malfermata. En 1887 oni faris tion en la ĉeesto de fama pola pentristo Jan Matejko, kiu estis pretiganta portretojn de la polaj reĝoj trovante tiam ŝian skeleton en la reĝa mantelo.

Laŭ kronikistoj la reĝino Jadwiga  gvidis asketan vivon ligante harmonie la kotempladon kun la praktika vivo, kiu emfaziĝis en la liganta al la Evangelio simbolo de du kunligitaj M-literoj (Maria kaj Marta), per kiuj estis ornamitaj la muroj de ŝiaj ĉambroj. Zorgante pri la gloro de Dio en Wawel-katedro la reĝino Jadwiga establis la Kolegion de Psalmokantantoj, kiuj tagnokte kantis psalmojn antaŭ la Plej Sankta Sakramento. Ŝi fondis kaj parte propramane brodis la eksterordinaran liturgian veston por la krakovoj episkopoj ĝis hodiaŭ uzatan dum la plej grandaj solenaĵoj. En la 1987 la korpaj restaĵoj de la reĝino estis lokitaj en la nordorienta parto de Wawel-katedralo ĉe la nigra krucifikso, de kiu – laŭ la legendo – alparolis la junetan Jadwiga Kristo konsilante al ŝi edziniĝi al Jagelo kaj rezigni pri sia junula amo,  Wilhelmo.

Barbara Pietrzak

El la elsendo 03.10.2014. Legas Tomek