Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La dua rekta raporto el Bonaero plenigas la 356-an E-elsendon realigitan en la kongresurbo. Ĉe la adreso www.pola-retradio.org estas aŭdeblaj sonscenoj pri la marda kongresa tago. Ĝi enhavas la enkondukajn vortojn de Stefan MacGill en la seminarion pri kapabliko. Sekve Marija Beloŝević raportas pri la marda Tago de la Lernado. Ne malpli grava estas la kultura programo, kiu ebligas al la kongresanaj konatiĝi kun la kongreslando kaj ĝiaj artistoj. Ni do eniras por momento aŭskulti la koncerton de fama flutistino, samtempe esperantistino – Eida Lima. Same ni faris, se temas pri la amase vizitita prelego pri la historio de Argentino de Francisco Veuthey. En la raporta elsendo el la Bonaera UK ni dividas krome kun Maciek Jaskot la impresojn pri la sabata Movada Foiro, en kiu Pola Retradio havis apartan informtabulon.
Koran dankon, Barbara, pro la sonraportoj el la UK en Bonaero! Estas aparte agrable reaŭdi la voĉon de Maciek kaj mi lin same dankas. La diversaj programeroj estas tre interesaj sed mi speciale ŝatas vian diskuton pri la sabata Movada Foiro.
Kun amikaj bondeziroj,
Bruce
(Otavo, Kanado)
Tre estimataj Barbara kaj Maciek, koran dankon pro la raporto!
Mi jam retrovighas hejme post ghuado de tri kongrestagoj. Mi elkore dankas vin pro via tre afabla akcepto dum la Movada Foiro, pro la amika babilado, simpatiaj ridetoj kaj varma brakumo! Kompreneble kun scivolo mi vizitis hodiau la retpaghon de la Radio kaj jam auskultis la du aperintajn raportojn! Jam tiklas min la scivolo pri la lauvica. Ghis! Amike Leandro = )