Ludu

Omaĝe al 90-a vivjubileo de Marjorie Boulton estis dediĉita la prelego de Humphrey Tonkin dum la lastsabata (10.05.2014) Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo „M. Boulton, poeto fajre kora”. Ni prezentas en nia 333-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ĝian 1-an parton. La komenca informo rilatas al la buĝeto de la Eŭropa Parlamento en 2014, temo el la pola gazetaro traktas eksporton de polaj busoj Solaris al Italio. La scienca temo relevas la influon de elektro­aranĝaĵoj je la birda migrado. Muzike akompanas nun la kanto de Duoble Unu el la KD „Senlimiĝis” – Esti si. La komenca informo kaj scienca temo estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo.