Lastlunde la rusa prezidento Vladimir Putin interparolis telefone kun la germana kanceliero Angela Merkal. Ili interparolis pri la ukraina krizo kaj la problemo de la moldavia Apuddniestrrivera regiono. Estis traktitaj diversaj aspektoj de la situacio en Ukrainio, inkluzive eblon de internacia subteno por revenigi ekvilibron. Putin akcentis la signifon okazigi en Ukrainio konstitucian reformon, kies celo estos defendi la vivgravajn interesojn de ĉiuj ukrainaj regionoj. Rilate la Apuddniestrriveran regionon laŭ Putin necesaj estas pliaj agadoj por ĉesigi faktan blokadon de tiu regiono kaj por serĉi justan kaj kompleksan reguligon de la tiuregiona problemo. Putin kaj Merkel atingis interkonsenton pri daŭrigo de striktaj diverŝtupaj ambaŭflankaj kontaktoj pri la tuŝitaj aferoj.
El la elsendo 01.04.2014. Legas Krystyna
Lastlunda interparolo Putin-Merkel