Ludu

Nia nunsemajna felietono kondukas al Stargard Szczeciński en la okcidenta Pollando. Ni ne sole listigas ĝiajn plej elstarajn historiajn vidindaĵojn, sed krome proksimigas unu el la legendoj ligitaj kun ĝia Pentokruco – la plej granda en Eŭropo. Komence de la 320-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org nia kulturoniko pri la komenciĝ­anta en Varsovio Festivalo „Karesma Lamentado” kaj pri la lastaj eventoj ligitaj kun la Pola Jaro en Turkio. Nia movada informo reference al la GK de UEA memorigas al junaj esperantistoj pri la proksimiĝanta limdato kandidatiĝi por terminologia seminario. La elsendon fermas Leterkesto, en kiu ni i.a. levas movadajn demandojn kaj memorigas, ke jam post unu semajno – la 4-an de aprilo 1959 ni solenos la 55-jariĝon de la kreiĝo de la unua profesia E-Redakcio de Pola Radio kaj ĝiaj elsendoj en la Internacia Lingvo, kiun tradicion daŭrigas Pola RetRadio. Tiuokaze la Redakcio atendas reagajn mesaĝojn kaj kontribuojn. La felietono kaj informoj de kultur­kroniko estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo.