Antaŭ unu semajno, la 23-an de oktobro 2013 sur la japana insulo Hokkaido estis malkovrita busto de elstara pola etnografo, Bronisław Piłsudzki. Ĝi troviĝas en la Muzeo de Ajnoj en la loko Shiraoi, kie Bronisław Piłsudzki en 1902 gvidis etnografiajn esplorojn. La solenaĵojn partoprenis la pola kultur­ministro, la pola ambasadoro en Japanio kaj direktoro de la loka muzeo. Inter la gastoj de la solenaĵo troviĝis ankaŭ  la 58-jaraĝa nepo de Bronisław Piłsudzki,  Kazuyasu Kimura loĝanta kun sia familio – la edzino kaj tri filinoj – en Jokohamo. La malkovron de la busto de la elstara esploranto de la indiĝenaj kulturoj de la Fora Oriento akompanis  simpozio – kun partopreno de sciencistoj el Pollando kaj Japanio – dediĉita al la esploroj de Bronisław Piłsudzki, aparte pri la kulturo de ajnoj.    Pri la evento atentigis nin nia pola aŭskultant­ino Ewa Siurawska sugestante prezenti lian silueton en la ciklo „Konindaj poloj”. Verdire la nomo de Bronisław Piłsudzki aŭdiĝis ja tute antaŭnelonge en nia programo, nome en la felietono pri Wacław Sieroszewski, kiu akompanis al Bronisław Piłsudzki en la ekspedicio al Hokkaido.

La figuro de Bronisław Piłsudzki, la frato de la Marŝalo de la Pola Respubliko – Józef Piłsudzki,  naskiĝinta en la 1866-a jaro  ne estas vaste konata en la pola socio. Temas tamen pri unu el la plej elstaraj en la mondo etnografoj, kies scienca kontribuo estas aprecata en la tuta mondo. Ankaŭ Bronisław Piłsudzki apartenas al multegaj junaj polaj patriotoj ekzilitaj en la 19-a jarcento fare de la caraj aŭtoritatoj al Siberio, al la Fora Oriento. Bronisław Piłsudzki trafis al Saĥalino (japane Karafuto) kiel 21-jarulo ekzilita por la 15-jara severa punestado pro la kun­partopreno en preparoj al atenco kontraŭ caro Aleksandro la 3-a. Post la morto de la caro la verdikto en 1896 estis ŝanĝita je la ĝismorta estado en la Fora Oriento. Samjare aperis la verko de Bronisław Piłsudzki pri liaj klimataj observadoj sur Saĥalino. Tiam li estis direktita al la suda parto de la insulo, kie li konatiĝis kun ajnoj. Dum kelka tempo laŭ invito de Societo Esploranta Amuran Regionon li laboris kiel la muzeogvidanto en Vladivostoko. Poste kiel sendito de la sanktpeterburga scienc­akademio li revenis al Saĥalino por profundigi la esplorojn pri la indiĝenaj popoloj – ajnoj, nivĥoj, orokoj, mangunoj. Tiam ankaŭ – jam kiel libera homo -Bronisław Piłsudzki ekloĝis en la vilaĝo Ai edziĝinte al Shinhinchou, parencino de la gvidanto de ajnoj Kimura Bafunke, kun kiu li havis la filon Sukezo kaj la filinon Kyou. Post la 2-a mondmilito, kiam Japanio perdis kontrolon super la suda Saĥalino la infanoj de Bronisław Piłsudzki kune kun la loĝantaj tie ajnoj estis devigitaj translokiĝi al Hokkaido fariĝinte japanoj.

Ajnoj loĝis sur Hokkaido multe pli frue. Ili venis al Saĥalino kaj al la japanaj insuloj antaŭ pli ol 6 mil jaroj. En 1903 Bronisław Piłsudzki iris tien esplori ilian kulturon. Unu el la rezultoj de ĉi tiu laboro estas unikaj sonregistraĵoj sur 100 vaksaj cilindroj, kiujn nun eblas rigardi en la krakova Centro de Kulturo kaj Tekniko Manggha. Komence de la 80-aj jaroj la cilindroj estis pruntedon­itaj al Japanio kaj la  firmao Sony konstruis specialan laseran aranĝaĵon por deĉifri la sonon. Kiel unusola etnografo Bronisław Piłsudzki registris per fonografo la kantojn kaj  lingvon de ajnoj utiligante en sia pridokumenta laboro ankaŭ film­kameraon.

Li prilaboris ankaŭ kelkajn vortarojn estadante inter indiĝenoj de la Fora Oriento. Li tradukis pli ol 10 mil vortojn el la lingvo de ajnoj, 6 mil vortojn el la lingvo de nivĥoj kaj  du mil el la lingvoj de orokoj kaj mangunoj. Li lasis krome riĉajn priskribojn de ilia kulturo kaj kutimoj de la muzika kulturo. Aldone Bronisław Piłsudzki notis multajn rakontojn kaj legendojn de ĉi tiuj indiĝenaj kulturoj kaj faris ĉirkaŭ 300 fotojn. En siaj materialoj pri la studoj dediĉitaj al la lingvo kaj folkloro de ajnoj Bronisław Piłsudzki senkaŝe deklaris, ke lia emocia engaĝiĝo al la esplorado de la kulturo de ajnoj ligiĝis kun lia sopiro al  Pollando,  kaj la sorto de la korligitaj al sia tradicio ajnoj memorigis al li la sorton de poloj.

En 1905 Bronisław Piłsudzki revenis al Vladivostoko,  sed post la eksplodo de la rusa-japana milito li  forveturis al Japanio. Tie li amikiĝis kun la japana verkisto kaj poeto Shimei Futabatei. La frukto de tiu ĉi amikeco estis la kreiĝinta Japana-Pola Societo kaj la unua kultura interŝanĝo inter ambaŭ landoj.

En aŭgusto 1906 tra Usono Bronisław Piłsudzki revenis al Eŭropo kaj post mallonga estado en Londono kaj Parizo li ekloĝis en Krakovo kaj poste Zakopane. Lia scienca laboro, atingaĵoj kaj esplorinteresiĝoj – malsame ol en Japanio – ne  estis rekonitaj. Malgraŭ tio Bronisław Piłsudzki daŭrigis siajn laborojn koncentriĝ­ante ne sole pri la indiĝenoj de la Fora Oriento, sed ankaŭ gvidante etnografiajn esplorojn pri  la pola Podhale-regiono en la sudo de la lando. Dum la 1-a mondmilito Bronisław Piłsudzki engaĝiĝis en agadojn por reakiro de sendependeco de Pollando, vojaĝante tra Eŭropo, kun­laborante kun la redakcio de „Enciklopedie Polonaise” en la svisa Rapperswil, tenante kontaktojn kun Ignacy Jan Paderewski kaj Roman Dmowski. Fine de la milito, en 1917 li forveturis al Parizo,  kie li laboris en la establita de Dmowski Pola Nacia Komitato. Tie ankaŭ  en 1918 finiĝis lia vivo. Laŭ biografiaj prilaboroj Bronisław Piłsudzki mortis droninte en Sejno sekve de memmortiga provo.

La dokumentoj kaj fotoj de Bronisław Piłsudzki troviĝas en la Specialaj Kolektoj de la Sciencaj Bibliotekoj de la Pola Akademio de Kapabloj kaj de la Pola Scienakademio en Krakovo. En la Nacia Arkivo en Krakvo troviĝas fasko de fotoj kaj leteroj ligitaj kun Bronisław Piłsudzki, venintaj tien kun la aktoj de la Pola Nacia Komitato en Parizo. Inter materialoj kun politika karaktero troviĝas ankaŭ dokumentoj, gazeteltondaĵoj kaj fotoj el la komenco de la 20-a jarcento, ligitaj kun la estado de Bronisław Piłsudzki en Japanio.

El la elsendo 01.11.2013. Legas Tomek kaj Barbara