Regula mamekzamenado kaj profilakto jen la devizo de la hodiaŭ solenata (la 15-an de oktobro) Eŭropa Tago kontraŭ la Mamkancero. Temas pri la plej ofta tumoro dokumanta virinojn en Pollando. Kancerkondukajn ŝanĝojn eblas malkaŝi helpe de mamografio, tial en Pollando okazas regulaj senpagaj kampanjoj adresitaj al sinjorinoj inter la 50-a kaj la 69-a vivojaroj, kiuj dum la lastaj du jaroj ne subiĝis al ili. Krome tra la tuta lando veturas – ne nur lige kun la tago – mamekzamenaj busoj. La sinteno de polinoj varias, iuj ne subiĝas al la mamografiaj ekzamenadoj, la aliaj faras tion regule ĉiun duan jaron. En Pollando ĉiujare pro la mamkancero mortas 15 mil virinoj.
El la elsendo 15.10.2013. Legas Barbara