Ludu

Senlaboreco de gejunuloj dum G20, Tagoj de la Eŭropa Kulturheredaĵo kaj Festo de la Pola Kavalerio estas la komencaj aktualaĵoj en la 262-a E-elsendo ĉe la adreso www.pola-retradio.org. E-informo rilatas al la septembra E-Sumoo, sekve Jorma Ahomäki recenzas la plej novan svedlingvan libron de Bo Sandelin “Esperanto  – sonĝo pri la mondlingvo”. En Leterkesto krom trakti venintajn korespondaĵojn ni donas la atenton al novaĵoj en nia paĝo. La gasto de leterkesta renkontiĝo estas Maciej Jaskot ĵus doktoriĝinta per la hispanverka disertaĵo “Falsaj amikoj de tradukisto en la lingvoj hispana kaj esperanta”. En la elsendo hodiaŭ kantas Jonny M sian kanton “Somero” el la plej nova KD eldonita de Vinilkosmo “Regestilo”.

Aktualaĵoj estas aŭdeblaj kaj samtempe legeblaj en la rilata rubriko.  En la rubriko Antaŭ la mikrofono aŭdiĝas la recenzo de Jorma Ahomäki pri la libro „ESPERANTO – Drömmen om ett världspråk” (Esperanto – sonĝo pri la mondlingvo).