Sur la Tero evoluas nova ekosistemo, kiun konsistigas diversaj mikroorganismoj nutrantaj sin per kemiaj forfalaĵoj drivantaj tra la maroj. Tiun novan medion biologoj difinas kiel plastosferon. Sciencistoj el la usona Oceanologia Instituto Woods Hole ekzamenis testprovaĵojn de la t.n. plasta supo el la norda Atlantiko. Plimulto de la plastaj forfalaĵoj ne superis unu milimetron, sed ili evidentiĝis riĉa vivejo de mikroorganismoj. Sur unu milimetra fragmento vivas ĉ. unu milo da ili. Temas pri fitoplanktono kaj bakterioj konsumantaj plaston kaj minivoruloj, kiuj nutras sin per ĉi tiuj bakterioj. Ĉio ĉi formas simbiozan organismon kun apartaj vivotrajtoj.
La ekzameno de plastosfero helpe de elektrona mikroskopo elmontris, ke aperantaj en ĝi mikroorganismoj evoluas alimaniere ol en la naturaj ekosistemoj. Plasto malkomponiĝas malpli rapide ol organikaj restaĵoj, ligno kaj korpoj de marbestoj kaj liveras krome aliajn nutrosubstancojn, sub kies influo la mikroorganismoj evoluas.
kelkfragmente sur plastokonglomeraĵo dominas bakterioj el la familio Vibrio, al kiuj i.a. apartenas bakterioj provokantaj koleron kaj problemojn de la digestosistemo. Sciencistoj el la Oceanografia Instituto Woods Hole intencas identigi ĉiujn bakteriojn el la prenitaj testoprovaĵoj. En unu el la planataj esploretapoj oni observos ilian evoluon en la laboratoriaj kondiĉoj por malkori ilian vivmanieron kaj eblan influon en la mara medio.
Sur la Tero ĉiujare oni produktas 260 milionojn da diversspecaj plastaj pakumoj kaj elfaraĵoj, el kio 10 procentoj trafas en la oceanojn. La oceaniaj fluoj puŝas tiujn forfalaĵojn for de la marbordoj. Laŭ tiu vojo iom grandaj plastofragmentoj diseriĝas kaj sekve kreiĝas la menciita jam plastosupo. Ĝi jam nun endanĝerigas 250 marajn speciojn. Sciencistoj ne kapablas antaŭvidi kiel la plastosfero influos la vivon de la oceano, i.a. kiel ĝi influos la ŝanĝojn de la oceania manĝoĉeno.
La esplorojn de la sepa kontinento gvidas ankaŭ profesoro Mark Brown el la Nacia Ekologia Esplorcentro en Santa Barbara en Kalifornio kunlaborante kun kolektivo de profesoro Richard Thompson el la brita Plymouth-universitato. Laŭ iliaj esploroj rezultas, ke la mikroskopaj plastoeroj grandparte devenas el la hejmaj lavmaŝinoj. Dum unu vestolavado al la kanaliza reto traiĝas meze 1900 miliplasteroj. Ili estas absorbataj de diversaj maraj organismoj kaj traiĝas al la manĝoĉeno. Ili ne estas neŭtralaj por la sano enhavante multajn malsalubrajn substanojn, kiel plumon kaj kolorigilojn.
La norda Atlantiko konsistigas sole elementon de la t.n. sepa kontinento, alie plastosfero drivanta tra la maroj kaj oceanoj. La plej granda konglomeraĵo de plastaj forfalaĵoj pezanta 100 milionojn da tunoj drivas tra la norda Pacifiko inter Kalifornio kaj Havajo kaj simila inter Havajo kaj Japanio. Sur la malferma oceano la plastosfero konserviĝas sur la marsurfaco, en la apudbordaj sferoj okupas la spacon inter la akvosurfaco kaj la marfundo. Ĝi blokas la nutrosistemon kaj ĉiujare kaŭzas morton de 100 mil maraj mamuloj kaj de unu miliono da birdoj.
El la elsendo 27.08.2013. Legas Barbara