La feria periodo iom post iom finiĝas, sed turistoj ne mankas en Pollando, ili ankaŭ ne mankas en Varsovio. Kelkaj lokoj konstante logas ne sole eksterlandanojn, sed ankaŭ varsovianojn mem aparte dum tagoj sunoplenaj, kiam inter aferaranĝaj okupoj eblas kelkajn paŝojn direti ekzemple al la Malnova Urbo, al la Kastela Placo. Tiu loko dum la 2-a mondmilito ter­ebenigita nun denove kun pietismo rekonstruita pulsas per la vito. Eble ne multaj scias, ke la panoramo direkte al la Krakowskie-Przedmieście Strato kvazaŭ fotografie spegulas la perspektivon de sur la bildo de Bernardo Belotto el la 1768-a jaro. Ne plu trafikas tie kaleŝoj kaj kvarradaj ĉaroj, sed maldekstra­flanke same kiel iam ruĝas la bulo de la Reĝa Kastelo, dek­traflanke iom en la profundo preskaŭ samas la domo de advokato Aleksander John kaj iom pli centre ol iam sur la 22-metra kolono staras la 275-centimetra figuro de reĝo Sigismundo la 3-a  Waza. Li en la 1596 jaro translokis la ĉefurbon de Pollando el Krakovo al Varsovio. Tiu ĉi la plej malnova kaj la plej alta laika monumento de Varsovio estis starigita en 1644 laŭ la iniciato de lia filo, reĝo Vladislavo la 4-a. Dum 300 jaroj ĝi staris fiere sur sia loko. Antaŭ 69 jaroj, nokte inter la 1-a kaj la 2-a de septembro dum la Varsovia Insurekcio 1944 – ĝi estis faligita pro la obusfrapo de la germana tanko. La kolono estis en 1949-a rekonstruita.  Ĝia nova granita trunko devenas el la fama rokrompejo en Strzegom (en la sudokcidenta Pollando) dum la frakasitan dummilite kolonon  eblas rigardi proksime de la Kastelo. Sur la varsovia kolono Sigismundo la 3-a estas prezentita kiel kavaliro kaj reganto. Krono kaj mantelo simbolas lian reĝan povon, kiraso kaj sablo – la kavalian kaj la kruco lian fidelecon al la katolika kredo kaj daŭran pretecon kontraŭbatali malbonon.  Kun la kolono ligiĝas unu el la varsoviaj legendoj, kiun hodiaŭ mi volas al vi prezenti…..

Antaŭ multaj, multaj jaroj en Varsovio juna reĝo Vladislavo decidis levi monumenton omaĝe al sia patro Sigismundo III Waza. Longe li cerbumis pri taŭga loko fine decidinte, ke ĝi troviĝos antaŭ la ĉefa kastela pordego. La skulptitan figuron de la patro li decidis loki sur alta kolono,  por ke ĉiuj varsovianoj kaj vizitanoj povu ĝin vidi jam de longa distanco.

Kiam oni jam trovis taŭgan rokopecon, por la kolono necesis trovi taŭgan metiiston. Estis elektita majstro Jakobo konata kiel la Ora, pro la orvaloraj manoj kapablaj el la plej malbela rokopeco skulpti artverkon. La majstro longe rigardis la projekton pretigitan de la italaj artistoj Augustyna Locci i Constantino Tencalli. Post longa  hezitado li akceptis la taskon komisiitan de la reĝa sekretario. Tuj la sekvan tagon oni alpaŝis al la laboroj. meti­disĉiploj unue formis la figuron el argilo, sekve pretigis gipsan formon kaj fine oni faris la bronzan figuron. Dum multaj tagoj la fascinite ilian laboron observis la majstra filo Kacper, sed kiam la figuro jam pretis li elrevite rimarkis, ke la reĝa sabro ne brilas. Vane li ekdiskutis kun la patro konvinkita pri tio, ke la sabro brilu, sed kiam la majstro Jokobo pro laco iom frue enlitiĝis Kacper kaŝeniris la laborejon kaj poluris la sabron, ĝis ĝi fariĝis orbrilanta. Matene mirigite ĉiuj ĝin admiris kaj Jakobo konjektinte, kiu kaŭzis tion klinmovis la kapon rekone.

La kolono de la reĝo ekstaris en la centro de la kastela placo. La varsovianoj admiris ĝin kaj certis, ke la reĝo desupre zorgas pri la urbo kaj protektas ĝin kontraŭ ĉia malfeliĉo.

Post kelkaj monatoj venis terura seka sezono kaj ĉiuj sopirege atendis pluvon. Ĉiuj preĝis  por almenaŭ unu pluvoguto kaj tiam Kacper decidis peti helpon de reĝo Sigismundo. Li alkuris la kolonon kaj levinte kapon kri­alparolis: La reĝo, levu vian brilantan sabron kaj per ĝia akraĵo tranĉu unu el la supervarsoviaj nuboj. Kaj tiam….. la mano de la reĝo leviĝis kaj lia sabro tuŝis la nigran nubon. El la ĉielo verŝiĝis la pluvo kaj ekde tiam la mano de reĝo Sigismundo estas levita supren fortimig­ante ĉian danĝeron, kiu povus ekminaci al Varsovio.

El la elsendo 30.08.2013. Legas Barbara