La plej proksiman sabaton, do morgaŭ, 7 jarojn post la incendio en la preĝejo de sankta Katarina en Gdansko (la norda Pollando) denove siajn pordojn antaŭ la publiko malfermas Muzeo de Turhorloĝoj. Senduba atrakciaĵo por la turistoj vizitantaj Gdanskon estas krome la ebleco admiri la panoramon de la urbo, kaj de la tuta regiono de sur la preĝeja turo.

Al la vizit­atrakciaĵoj – apud 18 turhorloĝoj – kalkuliĝas ankaŭ la plej nova atingaĵo de la gdanskaj sciencistoj, la unusola en la mondo pulsara horloĝo. Ĝi kreiĝis en 2011 por omaĝi la 400-an naskiĝ­datrevenon de Jan Heweliusz. Ĝia inventinto estas la direktoro de la muzeo Grzegorz Szychliński. Tiu horloĝo mezuras la tempopason baze de signaloj emisiataj de steloj-pulsaroj. Ĝi estas rigardebla en la fermita ĝis nun subtegment­ejo de la preĝejo, kiu post la incendio estis rekonstruita. Centre de relative vasta spaco troviĝas instalaĵo referenc­anta al. la laboroj de Heweliusz kaj ĉielobservado, utiliganta la laserajn efektojn por demonstri stelojn. Perspektive en la subtegmentejo kreiĝos Muzeo de la Gdanska Scienco.

Por rigardi la horloĝ­kolekton necesas supreniri 66 helikforme aranĝitajn kaj malvastajn ŝtupojn, al kiuj kondukas malgranda pordeto troviĝanta apud la ĉefenirejo de la preĝejo. La horloĝa ekspozicio okupas du turetaĝojn. La eksponaĵoj devenas el diversaj regionoj de Pollando, la plej malnovaj el la Mezepoko. Ĉiu estas aparta vidindaĵo en si mem. Troviĝas en la kolekto ekzemple horloĝo de Michał Mięsowicz devenanta el la unusola pola fabriko de turhorloĝoj el Krosno (la sud-orienta Pollando). Al unu el la plej malnovaj kalkuliĝas la 14-jarcenta turhorloĝo el la okcidenta Pomerio. Ĝi uzas ankoraŭ transversan etan trabon, kun du pezaĵoj, kiu estas ekvivalento de la pli posta horloĝa pendolo. Temas pri vera unikaĵo, ĉar post invento de pendolo plimulto de la malnovaj horloĝaj mekanismoj estis forĵetataj, detruataj aŭ alifarataj kaj en tuta Eŭropo konserviĝis tre malmultaj ĉi-specaj objektoj. Lastatempe la turhorloĝa kolekto riĉiĝis per nova eksponaĵo el Britio, kiu posedas la saman mekanismon – evidente malpli grandan – kiel la londona Big Ben.

Alia atrakciaĵo atendanta la vizitantojn de la preĝejturo estas kariliono, muzika instrumento, kiu konsistas el 50 sonoriloj sume pezantaj 17 tunojn. La lasta sonorilo portanta la nomon Katarina, do same kiel la sankta patronino de la preĝejo post la 7-jara atendado estis instalita nur antaŭ kelkaj semajnoj.

Sed aldone, jam ekde morgaŭ, tio estas la 13-a de julio 2013 eblos rigardi la panoramon de la urbo de sur la alteco de 50 metroj. Por atingi la preĝejturan rigard­oplatformon, situantan en la turokasko necesas venke grimpi 200 helikforme aranĝitajn  ŝtupojn. Sed la peno valoras. Nome de sur la turo videbliĝas ne sole la Malnova kaj Ĉefa Urbo-partoj de Gdansko. Dum favora vetero eblas vidi ankaŭ Gdanskan Golfon, la Duoninsulon de Hel, la Vistulan Terlangon kaj Żuławy, kiu estas la delta ebenaĵo, kreiĝinta per akumuliĝo de river­materialo, kun tre fekundaj grundoj.

La Muzeo de la Turhorloĝoj kaj la turhorloĝa panoramejo atendas ekde nun gastojn ĝis la 30-a de septembro.

El la elsendo, 12.07.2013. Legas Barbara