Novaĵoj
Ambasadoroj de la Pola Historio 2026
Ambasadoro de la Pola Historio estas honora distingo lanĉita komence de 2009 laŭ la decido de la prezidanto de la Instituto pri Nacia Memoro. Ricevas ĝin personoj kaj institucioj aparte meritiĝintaj por disvastigi la historion de la pola nacio. Inter la laŭreatoj troviĝas poloj, poldevenuloj vivantaj eksterlande kaj eksterlandanoj, kiujn ligas amo al la historio de Pollando kaj al poloj, flegado de la pola historia memoro, profundigado kaj popularigado de la plej nova historio de Pollando kaj malkaŝado de forgesitaj faktoj kaj personoj meritiĝintaj por la pola nacio.
La 4-an de novembro 2026 en la varsovia Palaco de la Respubliko estis enmanigitaj pliaj premioj „Ambasadoro de la Pola Historio“, per kiuj estis distingitaj i.a. personoj aktivantaj en Argentino, Danlando, Italio kaj Usono.
Inter la laŭreatoj troviĝas la Pola Biblioteko, kies patrono estas Ignacy Domeyko en Buenos Aires, Argentino. Ĝi kolektas librojn, fotojn kaj dokumentojn pri la sortoj de la pola elmigrintaro, organizas ekspoziciojn, gvidas la instruadon de la pola lingvo kaj eldonas sciencajn publikaĵojn. La nunjara laŭreato fariĝis krome profesoro Thomas Wegener Friis, dana historiisto okupiĝanta i.a. pri la historio de sekretservo kaj kontraŭ-sekretservo kaj kune kun la Pola Instituto organizas internaciajn konferencojn „Need to Know“. Maria Radożycka, la tria laŭreato de la titolo Ambasadoro de la Pola Historio de 25 jaroj proksimigas la historion de Pollando en Italio. Apartan atenton en ŝia laboro okupas la sortoj de soldatoj el la 2-a Pola Korpuso (la 2-a mondmilito). La kvara ambasadoro en la nunjara eldono fariĝis Edward Reid, usona populariganto de la pola historio, establinto de la portalo PolishTruth.com. En siaj anglalingvaj publikaĵoj li proksimigas polan historian perspektivon, informante pri polaj spertoj dum la 2-a mondmilito, pri la historio de la pola konspira ŝtato kaj pri krimoj de totalismaj reĝimoj. La kvina titolo Ambasadoro de la Pola Historio estis atribuita al la organizaĵo Videofact – International Documentary Press establita de Marian Farynarz. Ĝi de 40 jaroj dokumentas la vivon de la pola kolonio en Usono kaj de la pola sendependiga enmigrintaro. Lia arkivo kun ĉ. 5 horoj da registraĵoj estis kopie transdonita al la pola Instituto pri la Nacia Memoro.
El la elsendo 10.11.2026. Legas Barbara – 03′ 41″
Poznana frandaĵo por la Tago de la Sendependeco
La 11-an de novembro en Pollando ni solenas ne sole la nacian feston de sendependeco. La 11-a de novembro estas ankaŭ en la kristana mondo, do ankaŭ en Pollando nomtago de s-ta Marteno. Kun ĉi tiu tago, kaj kun la nomo de ĝia patrono ligiĝas la Sanktmartena Kornkuko el Poznano, kies tradicio havas jam 135-jaran tradicion.
Ĉio komenciĝis en 1891 jaro, kiam la ĉefpastro de la paroĥejo de s-ta Marteno en Poznano alvokis siajn paroĥanojn imiti la patronon por helpi povrulojn. Kiel la unua lian alvokon respondis sukeraĵista majstro Józef Melzer bakante kornokukojn el pasto folistruktura, farĉitajn per maso el blankaj papaveroj, nuksoj, rozenoj, supraĵe glazuritajn kaj priŝutitajn per nukseroj. Poznananoj povis aĉeti ilin, dum homoj mizeraj estis per ili regalataj senpage. La enspezoj pro la disvendo estis destinitaj por la vigilia, sanktvespera Kristnaska nutraĵhelpo por la plej mizeraj loĝantoj de la urbo. En 1901 la bakadon de la sanktmartenaj kornokukoj transprenis Sukeraĵista Gildo.
Ekde 2008 la Sanktmartena Kornkuko havas statuson de la unia produkto kun la devenloka protekta nomo. La tradicio de la sanktamartenaj kukoj ĉesis limiĝi al Poznano kaj la regiono kaj disvastiĝis – aparte en la lastaj jaroj – tra la tuta lando, inkluzive de Varsovio, kie la kukojn eblas aĉeti i.a. en licencitaj bakejoj kaj kafejoj.
Aktuale en Poznano kaj la tuta regiono 92 bakejoj kaj sukeraĵejoj disponas pri licencista atesto de rajtohava bakisto de la sanktmartenaj kornokukoj. Dum la tago de la Sankta Marteno la poznanaj bakistoj vendas ĉirkaŭ 250 tunojn da ili. Dum la tuta jaro temas pri ĉirkaŭ 500 tunoj, kio signifas preskaŭ 2 milionojn 500 mil kukojn.
El la elsendo 10.11.2026. Legas Gabi – 02′ 41″
La festado de Tago de la s-ta Mateno ne nur en Poznano
La Festo de la Nacia Sendependeco, la 11-an de novembro koincidas kun la tago, kies patrono estas s-ta Marteno. En Pollando Marteno estas tre populara persona vira nomo, kiun havas – laŭ la statistikaĵoj el oktobro 2026 – 447 274 homoj. Krome sankta Marteno estas la patrono de preskaŭ 200 katolikaj preĝejoj.
Dum jaroj la 11-a de novembro vekis asaciociojn unuavice kiel patriota festo. Sed Poznano, la okcidenta Pollando, ekde 1994 organizas ĉeokaze la Sanktmartenan Tagon. Komence ĝi estis ligita kun la Festo de la Sendependeco, sed kelkajn jarojn poste ĝi transformiĝis en grandan urban feston kun parado, bazaro, kun tiaj frandaĵoj kiel la sankt-martena kornokuko kaj anseraĵo, koncertoj kaj aliaj aranĝoj. Ĝi estas difinata „La nomtago de la strato Sankta Marteno“.
En 2026 la Tago – kadre de la Festo de Sendependeco – pasos sub la devizo „Faru bonon“ ligante al la figuro de s-ta Marteno, kiu dividis sian mantelon kun povrulo.
Al la 30-jara poznana parado kaj festado de la Sanktmartena Tago aliĝis jam kelkaj aliaj urboj kiel Toruń, Włocławk, Bydgoszcz. Ĉi jare la porokazajn eventojn lige kun la Tago de s-ta Marteno organizas pliaj urboj, kiel Lodzo, Zamość kaj Lublin.
El la elsendo 10.11.2026. Legas Maciek – 01′ 45″
Malkreskanta konsumado de alkoholaĵoj en la Unio
En la raporto de Eurostat pri la ŝlosilaj datumoj rilataj al la vivkondiĉoj en Eŭropo-2026 troviĝas interesaj informoj pri la konsumado de alkoholaĵoj en la Unio, aparte pri la ofteco de la drinkado. Ili koncernas la 2025-an jaron. Pli fruaj esploroj okazis en 2022.
Rezultas el ili, ke Pollando avanas inter la uniaj landoj konsiderante la malkreskon de la konsumado. Kompare al 2022 en nia lando, cetere simile kiel en la Unio mem, malkreskis la nombro de personoj deklarantaj oftan drinkadon. Elcento da poloj drinkantaj ĉiutage apartenas al la plej malaltaj en la Unio kaj koncernas duonan procenton de la enketitoj. En la Unio la sama indico egalas al 5 procentoj. Se ok dekonoj da procento rilatis al la enketitoj inter la 16-a kaj la 24-a vivojaroj, en la aĝgrupo 65 + tiu indico egalis al 8,9 procentoj.
La unufojan konsumadon de alkoholaĵoj en la semajno deklaras tri procentoj de la polaj enketitoj, en la Unio ĉiu kvina loĝanto. 17 procentoj de poloj deklaras la konsumadon de alkoholaĵoj nur unu fojon monate kaj en la Unio tiu elcento egalas al 21,8.
Eurostat elmontras, ke pli oftan konsumadon de alkoholaĵoj en ĉiuj tri kategorioj – ĉiutaga, ĉiusemajna, ĉiumonata – deklaris viroj ol virinoj, kvankam la drinkad-ofteco ne donas informon pri la kvanto de konsumitaj alkoholaĵoj aŭ la karaktero de la drinkado.
Malpli ofte, ol unu fojon monate alkoholaĵdrinkadon deklaras 20,7 procentoj de poloj dum 33,5 procentoj entute ne konsumis alkoholaĵojn dum la lasta jaro. Samtempe en Pollando kreskis grupo de personoj drinkantaj sporade de 43,2 procentoj en 2022 ĝis 44,6 procentoj en 2025.
Konklude – baze de datumoj rilate al 2025 – la ĉiutaga konsumado de alkoholaĵoj rilatas al negranda parto de la uniaj loĝantoj, tamen la konsumado kreskas konforme al la aĝo, kaj viroj pli ofte drinkis ol virinoj. Samtempe pli ol unu triono de la uniaj loĝantoj ne drinkis en 2025 aŭ entute abstinas.
El la elsendo 10.11.2026. Legas Milada – 03′ 54″
Konservindaj historiaj objektoj en la varsovia nekropolo Powązki
La nekropolo Malnova Powązki-Tombejo en Varsovio formas eksterordinaran spacon, kiu dokumentas la arton, lingvon, kulturon kaj tradicion de multaj generacioj. Monumentecaj sarkofagoj, kapeletoj, skulptaĵoj, tomboŝtonoj kaj tomboskulptaĵoj estas verko de elstaraj artistoj – arkitektoj kaj skulptistoj. Unu el la ŝlosilaj taskoj de la Fondaĵo Malnova Powązki-Tombejo restas protektado kaj konservado de ĉi tiu heredaĵo. Laŭ ĝiaj lastaj informoj komenciĝis plia etapo de laboroj pri ciferecaj 3D-modeloj de la historiaj objektoj. Tio ebligos vastigi la kolekton, kiu jam troviĝas en la retejo de la fondaĵo: fundacja.starepowazki.pl/skany-3d. Nun, per novaj skanaĵoj estos ĉirkaŭprenitaj same monumentoj kun aparta valoro historia, kiel ankaŭ objektoj gravaj en la kunteksto de la historio de ĉi tiu loko. Dank’ al tio virtuala promeno tra la Malnova Powązki-Tombejo estos pli ampleksa kaj pli vaste alirebla al la publiko, same al artamantoj kiel ankaŭ al personoj, kiuj ne povas viziti la lokon persone. En la lastaj jaroj kreiĝis speciala apo kaj eduk-pupitroj funkciantaj sur la tereno de la nekropolo. Nun dank’ al 3D-modeloj vastiĝos ĉi tiu eduka kaj dokumenta spaco.
El la elsendo 30.10.2026. Legas Gabi – 01′ 45″
Malkreskas la eŭropa bierproduktado
Laŭ la datumoj de Eurostat el la fino de aŭgusto 2026 en Eŭropo malkreskas la bierproduktado. En 2025 la uniaj landoj produktis 34,4 miliardojn da litroj da biero, je sep dekonoj de procento malpli ol en 2024. Plej multe da biero en la uniaj landoj produktis Germanio – 7,4 miliardojn da litroj kaj Hispanio – 5,3 miliardojn da litroj. Pollando plasiĝis je la tria loko kun 3,5 miliardoj da litroj. Sekve, la kvoto de Germanio en la totala unia bierproduktado egalis al 21,6 procentoj, de Hispanio al 15,5 procentoj kaj de Pollando al 10,2 procentoj. Malantaŭ Pollando lokiĝis Nederlando kun la bierproduktado egala al 2,4 miliardoj da litroj kaj Francio, kiu produktis 2,1 miliardojn da litroj da biero.
Laŭ Eurostat la kvin plej grandaj bierproduktantoj en la Unio – ĵus menciitaj – liveris preskaŭ 60 procentojn de la totala bierproduktado en la Unio en 2025. En la ĝenerala bierproduktado, 32,3 miliardojn da litroj da biero konsistigis drinkaĵoj pli ol 5-procentaj. La kvanto de biero malaltalkohola aŭ senalkohola egalis al 2,1 miliardoj da litroj.
El la elsendo 20.10.2026. Legas Maciek – 01′ 29″
Diplomatoj vizite en Bjalistoko
Inter la 9-a kaj la 11-a de oktobro 2026 Bjalistokon kaj la tutan podlaĥian vojevodion vizitis 31 ambasadoroj el la tuta mondo por konatiĝi kun la ekonomia potencialo de la urbo, ĝia akademia oferto kaj turismaj atrakciaĵoj. Inter la partoprenintoj estis i.a. ambasadoroj de Bosnio kaj Hercegovino, Meksiko, Angolo kaj Italio. La antaŭa simila renkontiĝo okazis en 2014, la nuna ebligis al gastoj el diversaj mondopartoj ĝisdate alrigardi kiel evoluas Bjalistoko kaj la vojevodio.
Unu el la gravaj punktoj de la vizito estis proksimigo de la eduka oferto de la bjalistokaj altlernejoj. Oni prezentis, kion la urbo ofertas al la eksterlandaj studentoj. Dilpomatoj vizitis ankaŭ Epi-Centro de la Scienco, kie ili konatiĝis kun la loka mastrumado, ĝiaj novumecaj solvoj kaj kun la ekonomia potencialo de la regiono. La komuna promeno tra Bjalistoko kun la urbogvidanto estis la okazo prezenti la historion de la urbo kaj ĝian plurkulturan heredaĵon.
Laŭ la urboaŭtotitatoj la vizito permesis ne sole prezenti la atutojn de la regiono, sed servis kiel spaco por estonta internacia kunlaboro de Bjalistoko kun partneroj el la mondo koncerne mastrumadon, edukadon kaj kulturon.
El la elsendo 20.10.2026. Legas Maciek – 01′ 28″
Eurostat pri la tropezo de la uniaj loĝantoj 2025
Komence de septembro Eurostat publikigis donitaĵojn rilate al la 2025-a jaro pri la obezeco de ĝiaj loĝantoj, kies BMI, tio estas indico pri la korpomaso atingis la nivelon 30. BMI estas mezuro, kiu rilatigas la korpan pezon al la alteco de homo.
La nivelon 30 en la pasinta jaro havis 16,3 procentoj de la uniaj loĝantoj ekde la 18-a vivojaro. Krome 35 procentoj de la populacio troviĝis en la antaŭobeza kategorio, tio signifas, ke ilia BMI-indico variis inter 25 kaj 30. Post la sumigo de la donitaĵoj pri obezeco kaj superpezo evidentiĝas, ke pli ol la duono de la plenkreska populacio de la Unio frontas la pezoproblemojn. Samtempe la problemo de superpezo kaj obezeco rilatas unuavice al viroj kaj egalas al 59,3 procentoj, sekve al virinoj. Temas pri 44, 6 procentoj.
La unuan lokon en ĉi tiu listo okupis Malto, en kiu obezecon suferis 26,6 procentoj de la populacio, Latvio – 24,6 procentoj, Finnlando – 23,2 procentoj. La plej malaltan nivelon de BMI oni notis en Italio – 7 procentoj, Greklando – 12,8 kaj Rumanio – 12,9.
En Pollando – laŭ Eurostat – al obezuloj kalkuliĝis 19,4 procentoj de la loĝantoj. En ambaŭ kategorioj la superpezo kaj obezeco – same kiel en la tuta Unio – en pli multo koncernis virojn. 17,4 procentoj da viroj suferis superpezon kaj 41,9 procentoj obezecon. Rilate virinojn tiuj indicoj egalis al 15,3 respektive al 29,3 procentoj.
Same en Pollando, kiel la tuta Unio – kompare al la lastaj esploradoj – tiuj indicoj bedaŭrinde kreskis.
El la elsendo 20.10.2026. Legas Milada – 03′ 09″
Pollando la plej granda unia produktanto de kukurboj
Unuavice en la polaj bazaroj, sed ankaŭ en amasvendejoj de kelka tempo aŭtune la rigardon logas pompaj kukurboj, alivorte melopepoj. Ekde 2020 Pollando fariĝis la plej granda produktanto de kukurboj en la Unio, kvankam la pola eksporto ne estas granda kaj varias de tri ĝis kvin mil tunoj jare.
Samtempe en 2025 la pola rikolto kovris 35 procentojn de la unia produktado de kukurboj. Malantaŭ Pollando la plej grandaj produktantoj de ĉi tiu legomo estas Francio, Hispanio, Germanio kaj Portugalio. Ili kune respondecis pri 86 procentoj de la unia produktado de kukurboj/melopepoj.
Kvankam Pollando ne eksportas multkvante kukurbojn, ĝiaj plej grandaj klientoj estas Italio kaj Germanio, sekve Slovakio kaj Ĉeĥio.
Laŭ Eurostat la surfaco de kukurbokultivado en Pollando en la jaroj 2015-2025 kreskis okoble – de 1,3 mil hektaroj ĝis 10,5 mil. La Landa Registro de kultivataj plantospecioj notas 36 diversajn kukurbovariantojn.
La populareco de kukurboj/melopepoj kreskas ne nur pro iliaj gustovaloroj, sed ankaŭ pro estetikaj valoroj, dekoraj valoroj. Sendube influas ĝin la populariĝinta en Pollando haloveno.
El la elsendo 10.10.2026. Legas Maciek – 01′ 33″
Nobel-pacpremio 2026 por Navanethem „Navi” Pillay
La norvega Nobel-komitato atribuis la nunjaran Pac-premion al la sudafrika juristino Navanethem „Navi” Pillay pro agado favore al paco kaj internacia leĝaro.
La 85-jara Navanethem „Navi” Pillay kontraŭbatalis apartismon en la Sudafrika Respubliko, ŝi estis juĝisto de Internacia Pun-kortumo kaj Alta Komisar o de la Unuiĝintaj Naioj por la Homaj Rajtoj. Plej laste ŝi prezidis la Esplorkomisionon de la Unuiĝintaj Naciojn pri la okupaciitaj palestinaj teritorioj, kiu pasintjare, t.e. en 2025 konstatis, ke Israelo en Gazao efektivigis genocidon.
La paca Nobel-premio estas unu el la plej gravaj distingoj en la mondo. Nunjare la Norvega Nobel-komitato elektis ŝin el inter 287 kandidatoj, inter kiuj duonon konsistigis organizaĵoj.
El la elsendo 10.10.2026. Legas Milada – 01′ 26″
2027, la Jaro de Kazimiera Bujwid
La pola parlamento deklaris, ke unu el la patronoj de 2027 estos Kazimiera Bujwid, la socia kaj kleriga agantino. Ŝi estis kreintino de la unua sur la polaj teritorioj knabina gimnazio, pretiganta junajn virinojn al superaj studoj. Ŝia 160-a naskiĝdatreveno pasos venontjare.
Pravigante la decidon pri ŝia elekto oni konstatis, ke dank’ al la agado de tiaj virinoj kiel Kazimiera Bujwid eblis konstrui la fundamentojn de moderna socio en Pollando. Dank’ al iliaj klopodoj post la regajno de la sendependeco en 1918 polinoj kiel la unuaj en Eŭropo povis aktive kaj pasive partopreni la balotojn – voĉdoni kaj kandidatiĝi.
Krom esti feministino kaj socia agantino Kazimiera Bujwid estis ankaŭ esperantistino kiel la edzino de Odo Bujwid, elstara bakteriologo kaj unu el la plej aktivaj membroj de la E-movado en Pollando. Dum la Universala Kongreso en Esperanto en Krakovo en 1912 la domo de la geedzoj Bujwid funkciis kiel organiza oficejo. Kazimiera Bujwid kunordigis la akceptadon de la venantaj por la Kongreso esperantistoj kaj gvidis loĝistikajn taskojn ligitajn kun ĉi tiu evento.
El la elsendo 10.10.2026. Legas Pamela – 01′ 41″
Pasejo por piedirantoj ĉe la pola-ceĥa limo
Komence de junio komencis funkcii nova piedira ponto ĉe la Olza-rivero en la suda Pollando. Tio signifas revenigon de la trafiko inter la pola loko Pogwizdów kaj la ĉeĥa Karwina-Łąki, post la paso de 70 jaroj, kiam pro la inundo estis detruita ligna piedira ponto. La 69-metra pasejo por piedirantoj kaj biciklistoj vasta je tri kaj duona metroj troviĝas jam en la reto de la internaciaj biciklaj trakoj. Estonte ĝi ligos la biciklan vojon de la ĉeĥa Cieszyn kun Jastrzębie-Zdrój en Pollando.
La nova piedira ponto, jam ricevinta la nomon Pasejo de la Najbaroj, estas ŝtala-betona konstruaĵo, kiu per ŝtalaj ŝnuroj estas ligita kun la betonaj pilonoj. Manko de ajnaj pilieroj en la riverfluejo garantias, ke kaze de subita leviĝo de la riverspegulo ĝi restos plene sekura.
El la elsendo 30.09.2026. Legas Gabi – 01′ 19″
Profesoro Arkadiusz Marciniak, nova prezidanto de EAA
Profesoro Arkadiusz Marciniak el Adam Mickiewicz-universitato en Poznano estis elektita kiel la nova prezidanto de la Eŭropa Societo de Arkeologoj. Li specialistiĝas pri la prahistorio, zoo-arkeologio kaj sociaj aspektoj de prahistoriaj agraraj socioj. Li gvidas i.a. multjarajn esplorojn ĉe la neolitika esplortereno Catalhoyuk, Turkio, unu el la plej malnovaj urboj de la mondo, troviĝanta sur la Monda Listo de Unesko.
La elekto okazis dum la antaŭnelonga kongreso de Eŭropa Societo de Arkeologoj, EAA en Ateno. EAA kreiĝinta en 1999 havas 1100 membrojn – arkeologojn kaj specialistojn kunlaborantajn kun arkeologoj – en eŭropaj kaj ekstereŭropaj landoj. Apartenas al ĝi sciencistoj, didaktikistoj, terenaj arkeologoj, konservistoj, muzeaj laborantoj kaj arkeologiaj studentoj. En 1999 EAA akiris la statuson de konsulta korpo de Konsilio de Eŭropo.
Profesoro Arkadiusz Marciniak plenumos la funkcion de EAA-prezidanto ĝis 2030.
El la elsendo 30.09.2026. Legas Maciek – 01′ 20″
Pola leĝo pri Artefarita Intelekto
La plej grava reguligo rilate la Artefaritan Intelekton en la monda skalo estas la unia AI Act el 2024, kiu kiel la unua laŭ la kontinenta perspektivo ordigas la principojn apliki ĉi tiun teknologion. Ĝi validas en ĉiuj uniaj landoj. Samtempe ĉiu el la landoj memstare kreas kontrolstrukturojn por ĝia funkciado en la propraj landoj. Pri ili disponas jam i.a. Danlando, Finnlando, Italio. En Pollando ĉi-somere estis establita tia kontrolorgano, kiu estas Komisiono por Evoluo kaj Sekureco de la Artefarita Intelekto.
La nova organo ne nur rolos kiel gardanto de la reguligoj, sed ankaŭ kiel institucio de dialogo inter teknologio kaj leĝaro, certigonta kompleksan superrigardon pri la tuta reguliga sistemo ligita kun AI-Act. Al ĝiaj taskoj apartenos i.a. akceptado kaj traktado de plendoj, kontroloj kaj proced-iniciato rilate malobservojn, administraciaj decidoj kaj agadoj subtenantaj la evoluon de AI-sistemoj en Pollando.
La pola parlamento en la ĵusaj tagoj nomumis ĝian unuan prezidanton. Pamela Krzypkowska estas eksperto pri AI, specialisto pri ciferecigado kun riĉaj spertoj pri AI kaj novaj teknologioj en la privata kaj publika sektoroj. Aldonendas, ke ŝi estas esperantistino kunlaboranta kun nia redakcio. En la konsisto de la Komisiono troviĝos krome reprezentanoj de landaj reguligaj oficejoj: Oficejo por la Protekto de Konkurenco kaj Konsumantoj, Oficejo por la Elektronika Komunikado, Komisiono por la Financa Kontrolo kaj Landa Konsilio pri Radiofonio kaj Televido.
El la elsendo 30.09.2026. Legas Milada – 02′ 49″
Prof. Aleksander Deptuła, nova eksperto de WHO
D-ro Aleksander Deptuła, profesoro de la toruna Universitato Nikolao Kopernik, kaj la nacia konsultanto pri medicina mikrobiologio, estis invitita al la eksperta-konsulta grupo de la Monda Sanorganizo.
La nomumo rilatas al la projekto Antimikroba Administrado, Infektopreventado kaj Kontrolo (AMS-IPC), realigata kun la subteno de la programo EU4Health. Ĝia celo estas plifortigi agadojn koncerne la respondecan aplikadon de antibiotikoj. Temas ankaŭ pri la antaŭmalhelpado kaj kontrolo de infektiĝoj en sanprotektaj centroj.
Kadre de la projekto, ekspertoj estos vizitantaj eŭropajn hospitalojn kaj observos kiel estas organizita la laboro rilate al la antibiotika terapio kaj al la infektokontrolo. Ilia tasko estos identigi spacojn postulantajn plibonigon kaj sekve doni subtenon al sancentroj en prilaborado kaj envivigo de taŭgaj solvoj.
La konsultanoj interŝanĝos siajn spertojn kaj dividos, kunhavigos sukcesajn praktikojn. Dank’ al tio konoj kaj praktikoj de unuopaj landoj estos utiligitaj por perfektigi la protektadon de pacientoj en pliaj eŭropaj sancentroj.
El la elsendo 20.09.2026. Legas Maciek – 01′ 23″
Mateusz Dobrowolski kun Young Courage Award
Raoul Wallenberg-akademio kreiĝis en 2001 laŭ la iniciato de Nina Lagergren, la fratino de la konata sveda diplomato, kiu dum la 2-a mondmilito savis en Budapeŝto milojn da judoj kaj post la aresto fare la Ruĝa Armeo en 1944 perdiĝis en Sovetunio.
La Akademio celas veki ĉe junaj homoj civilan kuraĝon, eduki ilin por demokratio kaj homaj rajtoj. Young Courage Award distingas personojn ekde la 13-a ĝis la 20-a vivojaroj, kiuj estas kandidatigitaj de personoj privataj, lernejoj kaj svedaj ambasadoj. En 2026 estis distingitaj junuloj i.a. el Kanado, Greklando, Hungario, Usono, Tanzanio kaj Ugando.
Inter ii troviĝis la 17-jaraĝa Mateusz Dobrowolski el Pollando. La stokholma Wallenberg-akademio agnoskis liajn aktivadojn favore al la homaj rajtoj, mediprotektado kaj lian civitanan engaĝiĝon. Mateusz Dobrowolski ekde plej juna aĝo engaĝiĝis al la socia laboro komence en la lernaja estraro kaj Societo de Infanamikoj, sekve favore al la naturprotektado en kunlaboro kun Monda Natur-Fonduso. Disponante pri la ebleco labori en laboratorio Mateusz Dobrowolski sisteme aktivis por la pureco de loka rivero.
Ne kaŝante la ĝojon pro la internacia distingo li forte emfazis, ke la ĉefa motivo dum lia ĉiutaga laboro estas ĝojo esprimata de homo, homoj, al kiuj oni donas helpon. Mateusz Dobrowolski estas la dua polo akirinta la titolon Young Courage Award. En 2025 ĝi estis atribuita al Tomasz Biera el Varsovio.
El la elsendo 20.09.2026. Legas Milada – 02′ 52″
Inglot-kosmetikaĵoj el Pollando
De pli ol 40 jaroj la pola kosmetikaĵa marko Inglot akiris firman pozicion sur la kosmetikaĵa merkato. Ĝia ĉefa klientaro troviĝas en Pollando, kie Inglot disponas pri ĉirkaŭ 70 propraj salonoj kaj aliaj vendolokoj en la plej grandaj komercaj centroj kaj flughavenoj. Ĝiaj kosmetikaĵoj baziĝas sur propra produktado, evoluigado de la jam konataj receptoj kaj sendependeco.
Inglot samtempe estas unu el la plej konataj ekzemploj de la internacia sukceso de polaj kosmetikaĵoj, kiuj estas aĉeteblaj en 90 landoj, en pli ol du mil salonoj, vendejoj en komercaj centroj, insulaj standoj, flughavenoj kaj pli ol 200 platformoj de elektronika komerco.
Nun la plimultecan akcipakaĵon aĉetis en la firmao la pola merkatevoluiga fonduso Avallon MBO, kvankam la aktualaj posedantoj restas en la firmaa estraro. Inglot intencas akceli la eksterlandan ekspansion kaj evoluigi la plurkanalan distribuadon de siaj kosmetikaĵoj, utiligante la globskalan merkaton de beligaj produktoj, kies valoro ĝis la 2030-a jaro povas superi 800 miliardojn da dolaroj.
En 2025 Inglot lanĉis 72 novajn vendolokojn en la mondo kaj vastigis la retan distribuadon de siaj produktoj je pliaj komercaj retplatformoj.
El la elsendo 20.09.2026. Legas Pamela – 01′ 55″
Ĉiam pli da poloj sportumas
La Ĉefa Statistika Oficejo baze de datumoj el 2025 informis, ke la nombro de personoj partoprenantaj sportajn okupojn aŭ praktikantaj fizikan ripozon kreskis je preskaŭ 5 procentoj kompare al 2021. Deklaris tion 43,7 procentoj de poloj, inkluzive de pli ol 41 procentoj de virinoj kaj 46 procentoj de viroj.
Ĉiam pli da poloj deklaras regulan fizikan aktivecon, la kresko kompare al 2021 egalas al 2,3 procentoj. La plej sportemaj estas urboloĝantoj, preskaŭ 60 procentoj en la kamparo la sportumadon deklaris nur unu triono de la loĝantoj. La sportan malaktivecon motivas manko de libera tempo (33 procentoj), manko de interesiĝo aŭ prefero de pasiva ripozo ( pli ol 22 procentoj).
La plej populara formo de fizika aktiveco estas biciklado, kiun sekvas naĝado.
Samtempe malkreskis la elcento de poloj, kiuj deklaris sian tre bonan aŭ bonan fizikan dispozicion, je 1,4 procentoj. Entute 8,8 procentoj de la enketitoj sian fizikan lertecon taksis negative.
En la esplorado de la Ĉefa Statistika Oficejo ne estis konsideritaj devigaj sportaj okupoj de lernantoj kaj studentoj aŭ partopreno en fizika/mova rekapabligado.
El la elsendo 10.09.2026. Legas Gabi kaj Milada – 01′ 51″
Internacia Pritasko de Lernejaj Kapabloj
La Internacia Pritakso de Lernejaj Kapabloj (Programme for laInternational Student Assessment) estas programo, elmontranta la nivelon kaj kapablodiferencojn de 15-jaruloj, kiuj disvolviĝas dum la lerneja edukado kaj ekster la lernejo. La esploro estas ideala por elmontri kiomgrade la edukado altiĝas aŭ malaltiĝas.
En ĉiu eldono de la Pritakso oni donas la atenton al la matematikaj kapabloj, kompreno de la legata teksto kaj al kompreno de natursciencoj. La Pritakso de 2025 la ĉefan atenton donis al la kompreno de natursciencoj.
La programon 2025 partoprenis 91 landoj kaj regionoj kaj la nombro de testitaj lernanoj superis 760 mil. Pollandon reprezentis 7103 lernantoj el 217 lernejoj kaj la testado okazis inter la 3-a de marto kaj la 25-a de aprilo 2025.
En ĉiuj tri testitaj sferoj la rezultoj de la polaj 15-jaruloj superis la mezumon por 38 landoj de OECD, Organizaĵo por la Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluo kaj por 27 landoj de la Eŭropa Unio. En la Unio esence pli bonajn rezultojn atingis lernantoj en Estonio kaj Finnlando.
Komparante la rezultojn de la unuopaj landoj en la eldonoj 2022 kaj 2025 nur unu lando, Slovakio plibonigis siajn rezultojn rilate natursciencojn. La plimulto de la eŭropaj landoj havas la rezultojn sur pli-malpli sama nivelo kiel en 2022. Signife malpli bonajn rezultojn en la Unio notis Latvio, Danlando, Slovenio kaj Malto.
La malkreska tendenco same en la Unio kiel ankaŭ en la landoj de la Organizaĵo por la Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluo estis notita en 2025 kompare al 2022 rilate al la matematikaj kapabloj kaj al la kompreno de legata teksto. Tio laŭ ekspertoj signifas alarman signalon por la eduksistemoj.
La plej bonajn, plej altajn rezultojn – simile kiel en la antaŭaj eldonoj de PISA-esploroj – atingis lernejoj en la aziaj landoj kaj regionoj.
El la elsendo 10.09.2026. Legas Maciek – 02′ 30″
Ne plu plurfunkciaj telefonoj en polaj lernejoj
Ekde la nova lernojaro, t.e. la 1-a de septembro en polaj lernejoj lernantoj ne rajtos uzi plurfunkciajn telefonojn kaj aliajn aranĝaĵojn, kiuj ebligas la komunikadon, son- kaj videoregistradon. Tio estas amendo de la kleriga leĝaro, por kiu en la pola Sejmo voĉdonis la plimulto de 420 deputitoj. Nun la leĝon traktos la Senato.
La decido validos en publikaj kaj nepublikaj bazaj lernejoj. La lernejoj dediĉos apartan deponejon por tiuj aranĝaĵoj, kiu garantios la protekton de la lernejanaj rajtoj al privateco. La amendo koncernas ankaŭ antaŭlernejojn kaj antaŭlernejajn klasojn en bazaj lernejoj. Sed rilate ĉi-lastajn estos entute malpermesita la kunportado de la plurfunkciaj telefonoj kaj de aliaj elektronikaĵoj sur la terenon de la tiunivelaj edukcentroj.
La malpermeso ne rilatas al la organizitaj lernejaj ekskursoj, estado en internulejoj kaj al la tempo pasigita sur la tereno de edukcentro ekster la klerigplano, ekzemple en sporta salonego, kiun lernejoj luas al la loĝantoj. La malpermeso antaŭvidas esceptojn kiel la decido de instruisto pri ilia uzo dum lecionoj, kiam aperos urĝa bezono kontakti la gepatrojn.
En la superbazaj lernejoj kiel liceoj aŭ teknikumoj, t.e. profesiaj mezlernejoj, ne validos la ĝenerala malpermeso, sed ĉiu lernejo devos difini en sia statuto principojn ligitajn kun la uzo de plurfunkciaj telefonoj kaj aliaj elektronikaĵoj aŭ decidi pri ilia malpermeso.
El la elsendo 10.09.2026. Legas Pamela – 01′ 54″
Tago de la Nacia Legado – 05.09.2026
Lastĵaude la pola prezidento Karol Nawrocki kun la edzino Marta publike invitis al amasa partopreno en la Tago de la Nacia Legado, la 5-an de septembro, dum kiu estas legota unu el plej gravaj verkoj de la pola literaturo „La Prauloj” de Adam Mickiewicz. Temas pri ciklo da romantikaj dramoj, en kiu inerplektiĝas motivoj de la pagana rita omaĝe al la mortintoj, fanstato, malfeliĉa amo kaj motivoj de matirologio kaj nacia mesianismo. „La Prauuloj” de Mickiewicz funkcias kiel la nacia mistero, en kiu popolaj ritoj fariĝas spaco por enpensiĝo pri la polaj sortoj kaj fundamentaj probemoj de nacia komunumo tiaj, kiel libereco kaj suvereneco.
La Nacia Legado estas la ĉiujara evento, en kiu partoprenas la prezidenta paro, lernejoj, bibliotekoj, kultuinstitutoj, institucioj publikaj kaj sociaj, personoj privataj. Ekde la komenco la kampanjon partoprenas esperantistoj en Pollando kaj ekster ĝiaj limoj.
En Bjalistoko la 5-an de septembro okazos eĉ du eventoj ligitaj kun la Tago. La Podlaĥia Libraro invitas politikistojn, gravajn personojn kaj aktorojn al legado en la pola lingvo. La nunjara legado de „La Prauloj” de Adam Mickiewicz en Esperanto sekvos je la 15-a horo en Centro de Ludoviko Zamenhof (Bjalistoka Kulturcentro). Tie oni legos la verkon en la traduko de Lidia Ligęza, kiu donis al ĝi la titolon „Avoj”. Tiu vorto ne rilatas tamen al biologiaj avoj, sed al prauloj (mortintaj parencoj) kaj al la iama popola rito dediĉita al ilia memoro.
La fragmentojn de la teksto en la bjalistoka Zamenhof-centro legos amatore membroj de la Bjalistoka E-Societo. La legadon akompanos la ruliĝanta surekrane teksto en la pola lingvo. La evento estos la okazo memorigi biografiajn faktojn el la vivo de Adam Mickiewicz, krome la partoprenantoj de la Nacia Legado en Esperanto povos aĉeti la ĵus eldonitan libroforme tekston.
El la elsendo 30.08.2026. Legas Barbara – 02’55
Prof. Agnieszka Tycińska – Prezidanto-elektito de ACVC
Profesorino Agnieszka Tycińska, la estro de Kliniko pri Intensa Kardiologia Terapio ĉe la Medicina Akademio en Bjalistoko, estis elektita kiel la prezidanto-elektito de ACVC – Asocio de Akuta Kardiovaskula Prizorgo – por la oficperiodo 2026-28. Tio estas unu el la plej gravaj strukturoj kadre de ESC – Eŭropa Kardiologia Societo.
Dum sia dujara oficado profesorino Tycińska kunkreos la evolustrategion de ACVC, ŝi reprezentos ĝin eksterlande. Post ĉi tiu periodo ŝi transprenos la plenan gvidadon de la eŭropa medio de specialistoj okupiĝantaj pri intensa kardiologia terapio. Ŝi estros la laborojn de sciencistoj kaj kuracistoj savantaj pacientojn en statoj vivminacaj i.a. kun akuta koronaria korsindromo, kardiogena ŝoko kaj severa korinsuficienco.
La elekto konfirmas ŝiajn vastajn kompetentojn kaj profesian aŭtoritatecon. Ŝi prezidas ACVC-komitaton pri Konfirmado kaj Akreditigado, membras en laborgrupoj pri subita korfunkcia halto. En 2025 ŝi estis krome elektita kiel la Prezidanto-elektito de la Pola Kardiologia Societo, kiun funkcion ŝi transprenos en 2027.
El la elsendo 30.08.2026. Legas Pamela – 01’50”
Novaj vendoreguloj de mielo en Pollando
Nunjare ŝanĝiĝis sur la pola merkato la vendoreguloj de mielo, kio sekvas el adapto de la ĝistiamaj normoj al la uniaj reguloj.
La plej grava ŝanĝo rilatas al mielo subigita al intensa filtrado, el kiu estas forigita parto de la natura poleno. Tiu produkto ne plu povas esti sur la merkato difinata kiel „mielo”.
Poleno estas unu el la elementoj utiligataj dum la identigado de mielo por eviti la falsadon de la produkto. La foresto de poleno malfaciligas verkonformigon de la aŭtenteco de la produkto kaj difinon de ĝia efektiva fonto. Por konsumantoj tio signifas pli fidindan informon pri la mielo sur la merkato. La aĉetebla mielo devas havi naturan konsiston de poleno, enzimoj kaj aliaj por ĝi karakterizaj. La novaj reguloj ne ŝanĝas klasifikadon de mielo, sed rilatas nur al la kvalitaj konsideroj.
El la elsendo 30.08.2026. Legas Maciek – 0’56”
Krakovo revenis al la historia tradicio
Ekde la 10-a de majo (krom lundoj) Krakovo revenigis la ceremonian malfermadon de la urbopordego. La urbogardistoj akompanitaj de la trumpetisto kaj reprezentanto de la krakova muzeo solene malfermas la pordegon en la Barbakano je la 10-a horo, ligante al la 18-jarcenta tradicio. La ideo celas reliefigi la fakton, ke la urbo estas malferma kaj bonvenigas ĉiujn. La evento okazas en la akompano de la 15-jarcenta melodio „Cracovia Civitas”.
Tiel, la urbomastroj inspiritaj de la historiaj dokumentoj, revenigis la memoron pri iam tre signifa kaj praktika kutimo, atribuante al ĝi iom pli aktualan formon. La ceremonio ligas al la dokumento el la 1721-a jaro detale priskribanta zorgon pri sekureco de la urbo. Kvankam la ĉefideo estas demonstri la urbon kiel malferman kaj bonvenigan al ĉiuj, tamen krakovanoj kiel mastroj de la urbo samtempe atentigas, ke tiuj kiuj Krakovon vizitas devas memori pri respekto por la urba heredaĵo, por la sociaj rilatoj en la urbo.
El la elsendo 20.08.2026. Legis Pamela – 01’24”
Aŭtune pri la sekureco de infanoj kaj junularo en la reto
La edzino de la pola prezidento, Marta Nawrocka partoprenis renkontiĝon de la Edzinoj de la Prezidentoj de NATO-Pintrenkonto. La renkontiĝo estis dediĉita al la temo „Infanoj, teknologio kaj sekureco: protekto de estontaj generacioj”.
En sia parolado Marta Nawrocka referencis al la marta renkontiĝo „Ni komune formas estontecon”, kiu estis organizita de la unua damo de Usono, Melanie Trump. Ĝi estis dediĉita al la uzo de Artefarita Intelekto kaj aliaj teknologioj en la edukado. En tiu kunteksto la edzino de la pola prezidento atentigis, ke kvankam la interreto malfermas antaŭ infanoj multegajn eblojn tamen samtempe kunportas ofendomesaĝojn kaj manipuladojn, kiuj povas lezi por la tuta vivo. Tial, ŝi argumentis: necesas instrui la respondecon pri uzataj vortoj, necesas krei „modon je respekto” en la konektita spaco.
Marta Nawrocka anoncis samtempe, ke ĉi-aŭtune en Varsovio ŝi organizos renkontiĝon dediĉitan al la sekureco de infanoj kaj junuloj en la cifereca mondo.
El la elsendo 20.08.2026. Legis Milada – 01’40”
