Laŭ diversaj fontoj la 12-an aŭ 13-an de septembro pasas la 100-a naskiĝdatreveno de la plej fama pola fantasta verkisto, Stanisław Lem. En Krakovo komenciĝis Festivalo „Megabita Bombo” en kies progamo estas planitaj diskutoj pri la kreado de Stanisław Lem, renkontiĝoj kun liaj amikoj kaj la tradukisto de „Solaris” en la araban lingvon. I.a. dum la festivalo estos premiere prezentita la verko „Filozofiema Lem” enhvanta dek kelkajn tekstojn pri la filozofia aspekto de lia kreado. Ĝenerale la festivalo reliefigas la intelektan genion de Lem kaj lian vastan interesiĝospektron. La festivala formulo ebligas renkontiĝon de specialistoj el diversaj banĉoj tiaj, kiel kulturo, teknologio kaj scienco. Personoj aparte elstaraj en la ĵus menciitaj sferoj la plej proksiman dimanĉon, dum la oficiala inaŭguro de la festivalo – kiu estas la 100-naskiĝdatreveno de Lem – rivevos Premiojn de la Planedo Lem, inspiritajn de la festivala patrono.

El la elsendo 10.09.2021. Legas Barbara – 1′ 49″