Ludu

La 1099-a E_elsendo el la 10.09.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Nia nunsemajna felietono estas dediĉita al la fora vilaĝo Wierszyna en Siberio, aŭ prefere al ĝiaj loĝantaj en prema plimulto pranepoj de polaj setliĝintoj daŭre uzantaj – de pli ol cent jaroj – la polan lingvon. Akompanas ĝin nuntempa kanzono pri la sopiro al la hejmlando en la plenumo de grupo de la Wierszyna-vilaĝaninoj. La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la komenciĝinta en Krakovo festivalo de Stanisław Lem, al la varsovia Librofoiro kaj interesa – denove en Krakovo – ekspozicio de lignogravuraĵoj de japana artisto, Katsushiki Hokusai. En la E-komunuma segmento ni referencas al la 977 GK de UEA, kiu i.a. invitas esperantistojn al pridiskuto de la propono pri financa sanigo de UEA ĉe https://mallonge.net/FRS-DkR. La ceteraj informoj rilatas al la virina agado en Afriko kaj planita en 2022 E-kongreso en Senegalo, al kiu jam eblas aliĝi per la adreso: https://afrika.esperantujo.io/8-ake/aligilo/. En la fino aŭdiĝas fragmente la kanzono el la KD Afrika Kompilo de Vinilkosmo „Kiu lingvo por Afriko”. La ornamanta la programinformon foto prezentas Wierszyna-vilaĝaninoj, aŭdiĝantaj en nia elsendo, antaŭ la loka Pola Domo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.