Ludu

La 1097-a E_elsendo el la 03.09.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Nian vendredan elsendon inaŭguras ampleksa kulturtema segmento, inkluzive la biografian noton pri la forpasinta ĵus renoma pola operkantistino Teresa Żylis-Gara. Ni krome memorigas pri la morgaŭa Tago de la Nacia Legado, al kiu de jaroj aliĝas esperantistaj literaturemuloj en diversaj landoj. Ni informas pri la komenciĝonta morgaŭ ekspozicio de fama usona skulptistino, Ursula von Rydingsvard kaj pri laŭreato de la pola literatura Herbert-premio, kiu nunjare fariĝis Yusef Komunyakaa el Usono. En E-komunuma segmento ni transdonas informon pri la forpaso de la Alta Protektanto de la 72a UK en Varsovio, Roman Malinowski citante lian specialan mesaĝon el la Kongresa Libro 1987. Fine ni renkontiĝas en Leterkesto. La kanzono „Ni” el la bita albumo de TIM „Vaganto” eldonita de Vinilkosmo ornamas muzike nian programon. La ornamanta la programinformon foto prezentas iun el la skulptaĵoj de Ursula von Rydingsvard. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.