La Muzeo ĉe la Palaco de Reĝo Johano la 3-a Sobieski en Varsovio ĝis la mezo de aŭgusto prezentas al la publiko 400 eksponaĵojn, inkluzive de 250 grafikaĵoj bildigantaj ekzotikajn fiŝojn, pli ol 50 originalajn grandformatajn afiŝojn kun la desegnaĵoj de birdoj kaj plantoj, pli ol 40 atlasojn de flaŭro kaj faŭno. Krome en la ekspozicio „Plantoj kaj bestoj. Atlasoj de la naturhistorio en la epoko de Linneus” troviĝas kelkdek porcelanaj elfaraĵoj. La ekspozicio prezentanta objektojn el diversaj polaj sciencaj kaj privataj kolektoj proksimigas la historion de la malkovrado kaj pridokumentado de la natura mondo en la moderna epoko. La organizantoj fieras aparte pri laboraĵoj dokumentantaj la dujarajn esplorojn gviditajn de Maria Sibilla Merian en Surinamo. Temas pri kvar volumoj de ŝia granda verko „Matamorfozoj de la surinamaj insektoj”. Du el ili devenas el la Nacia Biblioteko en Varsovio. La ekspoziciataj porcelanaĵoj kun plantmotivoj inspiritaj de la fama „Flora Danica” kaj kolekto de florvazoj de Johan Joakim Kaendler devenas el la palaca kolekto.

El la elsendo 02.07.2021. Legas Pamela – 1′ 27″