La plej prestiĝa premio por la germanlingvaj verkistoj, La Premio Georg Büchner estis aljuĝita ĵus al aŭstro Clemens Johann Setz. Li jam pli frue ricevis diversajn literaturajn premiojn, sed la nun atribuita premio estas la plej prestiĝa en la tuta germanlingva literatura mondo. Clemens Johann Setz naskiĝis en 1982 en Graz kaj nun loĝas kaj laboras en Vieno. En 2007 aperis lia unua romano “Söhne und Planeten” (Filoj kaj planedoj). Krom la propraj verkoj li publikigis ankaŭ tradukojn el la angla.
Kiel atentigas la „Libera Folio” el kiu ni ĉerpas la informon Clemens Johann Setz estas konata ankaŭ en Esperantujo i.a. pro tradukoj de William Auld al la germana. Li hazarde trovis rete poemojn de Auld en Esperanto, kaj surpriziĝis pro la eblo kompreni la enhavon. Sekve li decidis traduki ion el ili en la germanan. Tio estis interalie la 14-a ĉapitro de „La infana raso” de Auld. En 2018 aperis la germanlingva libreto de Setz pri Auld, poste publikigita ankaŭ en Esperanto en „Beletra Almanako”. Liaopinie la originala literaturo en Esperanto estas ampleksega kaj la E-beletro formas riĉan paralelan mondliteraturon kun siaj propraj avangardo, klasikuloj, malkonformuloj, geniuloj – kaj ĉio sen baziĝi en unu lando kun ties propraj politikaj kaj geografiaj cirkonstancoj. En 2020 Clemens Johann Setz aperigis la libron “Die Bienen und das Unsichtbare” (La abeloj kaj l’o nevidebla), kiu traktas planlingvojn, ĉefe Esperanton. Li skribas ne nur pri historiaj faktoj kaj biografioj, sed ankaŭ pri siaj konversacioj kun konataj esperantistoj.
Hieraŭ, la 22-an de julio en Libera Folio aperis mallonga intervjuo kun la premiito. El ĝi ni citu la respondon de la intervjuito al la demando „ Krom la literaturo, kion vi trovas rimarkinda en la esperantista mondo?”. Lia respondo tekstas i.a. „ Aparteni al kulturo sen esti posedata de la kulturo”.

El la elsendo 23.07.2021. Legas Barbara kaj Maciek – 2′ 41″