La nunsemajna heroo de nia felietono estas plia polo pionire esploranta la Foran Orienton, Michał Jankowski. Li establis la unuan en la cara Rusio plantejon de ginsengo, bredis ĉevalojn kaj makulcervojn. Li esploris la siberian faŭnon kaj flaŭron, sekve kelkdeko da specioj de birdoj, papilioj, plantoj kaj geografiaj objektoj portas lian latinigitan nomon Jankowski. Li gvidis arkeologiajn esplorojn kaj meteologiajn observadojn. Sed Jankowki ne venis al Siberio kiel turisto aŭ esploristo. Kiel patriota pola studento, partopreninta la kontraŭcaran januaran insurekcion 1863 li estis kondamnita je 8-jara ekzilo al Siberio kaj samtempe konfisko de la havaĵo, kio ruinigis la tutan familion. La suferigan, turmentan distancon inter Smolensk kaj la ekzilcelo la deportitoj tramarŝis piede. Michał Jankowski naskiĝis en 1842 en la nobela familio blazone Nowina kaj sian infanaĝon li pasigis en la lokoj Złotoria kaj Tykocin en la nordorienta Pollando. Li studis sekve en la agronomia altlernejo en Horki. Tie li engaĝigis en la patriotan agadon fariĝinte insurgeto, kio rekte kaŭzis lian ekzilon al Siberio. Tie ĉi dum la estado en transbajkala regiono li konatiĝis kun la meritiĝintaj jam kaj konataj vaste Benedykt Dybowski kaj Wiktor Godlewski (E-elsendo 25.05.2013), kun kiuj poste en la jaroj 1872-74 li partoprenis sciencan ekspedicion, por kies bezonoj li konstruis la boaton „Espero”. Dum la ekspedicio li kaptis la bacilon de esploristo. Sub la gvido de Dybowski li lernis krome prepari kaj priskribi la natursciencajn eksponaĵojn. Ankoraŭ antaŭ la ekspedicio la ekzilperiodo de Jankowski estis mallongigita je duono, sed pro erara decido de caraj oficistoj li estis kondmanita je pliaj trudlaboroj. Antaŭ la ekspedicio li laboris en orminejo en Badajsk en la regiono de Irkucko. Kiam la ekspedicio finiĝis li transprenis en 1874 la postenon de administranto en orminejo sur la insulo Askold proksime de Vladivostoko. Tie ĉi Jankowski establis meteologian stacion kaj siajn esplorrezultojn estis transsendanta al la Ĉefa Astronomia Observejo en Pulkovo. Lia estado sur Askold fruktis en 1881 per nelonga artikolo, tamen sendube interesa kaj valora, ĉar premiita per la arĝenta medalo de Rusa Geografia Societo. Baldaŭ Jankowski aĉetis 550 hektarojn sur la duoninsulo Sidemi, nun portanta lian nomon. Sur ĉi tiu areo Jankowski establis la hortikulturan plentejon, abelujojn kaj bredejojn de makulcervoj. Lia noveca bredmetodo ebligis akiri ilian valoran kornaron sen la neceso mortigi la bestojn. La sama animalo povis do liveri kelkfoje la kornaron konservante la generopovon. Komence de la 20-a jarcento lia grego konsisitis el pli ol du mil ekzempleroj. Paralele al la cervoj li okupiĝis pri la ĉevalbredado i.a. kun la celo akiri fororientan ĉevalspecion. Tiel kreiĝis la specio portanta lian nomon. Sed oni bredis samtempe pursangajn anglajn ĉevalojn, malpezajn trajnĉevalojn kaj rajdĉevalojn. Krakterizis ilin ĉiujn la bruligata signo en la formo de la litero de la rusa alfabeto „Я”=ja, signifanta evidente la nomon, Jankowski. Ĝi i.a. ebligis identigi la naskiĝjaron de la besto. Siajn spertojn pri la ĉevalbredado Jankowski priskribis kaj eldonis en Sankt Peterburgo en 1896. Samtempe unika en sia speco estis en Sidem plantejo de ginseko , kiun li inaŭguris per kelkaj grajnoj kaj plantoradikoj transdonitaj de indiĝena tribo. Komence de la 20-a jarcento la plentejo havis jam kelkdek mil radikojn. Ĝis nun oni ne sukcesis ripeti tiun atingaĵon laŭ tioma skalo. Sed la duoninsulo Sidemi pro sia situo proksime al la manĝuria limo ne estis loko sekura. Al homoj minacis bandoj de lokaj banditoj „hunhuzoj”, al animaloj tigroj kaj lampartoj de Ussuri-regiono. Viroj devis dormi kun armilo. La domo estis fortikigita, la tereno ĉirkaŭita per palistaro kun sistemo de gardopostenoj, kiu poste estis ligitaj per la telefono kun la domo kaj pere de militista postenejo en la loko Slowianka telegrafe kun Vladivostoko. Michał Jankowski la tutan vivon kolektis, preparadis kaj liveradis faŭnajn kaj flaŭrajn objektojn al la rusaj kaj eŭropaj muzeoj. I.a. ili atingis al Branicki-muzeo en Varsovio, la nuna Zoologia Instituto de la Pola Sciencakademio. Li gvidis ankaŭ arkeologijn esplorojn. En 1887 li fariĝis membro de la Esplorsocieto de Amura Lando. Du jarojn poste Jankowski subvenis la elkonstruadon de la muzeo en Vladivostoko kaj poste aktive riĉigadis ĝiajn kolektojn. En 1890 estis forigita la polica kontrolo super Michał Jankoski, sed la reveno al la teritorio de antaŭdispartigita Pollando, estis limigita. Jankowski daŭrigis riĉan je ideoj vivon. En 1890, li establis firmaon kiu en 1893 konstruigs fabrikon de ledaj efaraĵoj, en 1902 li malfermis librovendejojn. En la daŭro de sia eventoriĉa vivo Jankowski priskribis ĉirkaŭ 100 speciojn de papilioj, de nekonataj ĝis tiam karaboj kaj plantoj. En 1897 li helpis organizi la entomologian ekspediicon al Koreio. Michał Jankowski meritiĝis ankaŭ por la arkeologiaj esploroj ĉe la elfluejo de Sidemi-rivero elfosante objektojn el la periodo ekde la 8-a ĝis la 3-a jarcentoj antaŭ nia erao. Li prisribis ilin kaj liveris al la Orientsiberia Filio de la Rusa Geografia Societo. Ili kaj pli postaj elfosaĵoj estis difinitaj ekde 1972 kiel Jankowski-kulturo. Ĝia geografia areo etendiĝas laŭe de la marbordo de la Japana Maro de la golfo Ungi en Koreio ĝis la golfo Peobrazhenie en Rusio. En 1905 Michał Jankowski translokiĝis al Vladivostoko. Post peza pulmoinflao li forveturis kuraccele al Semipalatinsk. Li mortis en 1912 en Soĉio revenvoje al Pollando. En la 150-a naskiĝdatreveno de Michał Jankowski en 1991 sur la duoinsulo portanta nun lian nomon estis starigita lia monumenta statuo kun la surskribo: „Li estis nobelo en Pollando, ekzilito en Siberio, domon kaj famon li akiris en Ussuri-lando. Tio, kion li kolektis ekstu ekzemplo por estontaj mastroj de ĉi tiu tero”.

El la elsendo 05.06.2021. Legas Barbara – 8′ 50″