Nur antaŭ kelkaj tagoj, en junio 2021 okazis solena premiero de la dokumenta filmo pri malliberigitino de la germana koncentrejo Auchwitz-Birkenau sub la titolo „Akuŝigistino”. Jam la kunmeto de la koncentreja nomo kun la profesio de Stanisława Leszczyńska sonas ŝoke. La koncentrejo Auschwitz vekas sole asociaciojn kun morto kaj senĉese funkciantaj krematorioj. Malgraŭ tio, tie la vivo ankaŭ komenciĝadis. Kvankam estis malpermesite transporti al Auschwitz gravedajn virinojn, tiun regulon germanoj ofte malobservis. Gravedeco cetere ne ĉiam estis tuj videbla, kelkfoje ignorita. Kelkfoje la koncipiĝo okazis en la koncentrejo mem. En 1942 kaj komence de 1943 gravedaj malliberigitinoj estis rekte direktataj al gaskameroj aŭ mortigataj per fenolaj injekciaĵoj. Meze de 1943 la situacio iom komencis ŝanĝiĝi. Tiam al Auchwitz trafis Stanisława Leszczyńska – de la kunmalliberigitinoj alparolata Panjo – helpinta en enmondiĝo de tri mil infanoj en ĉi tiu morna loko. Ĉiuj naskiĝis vivaj. Malgraŭ tio 76 jarojn post la finiĝo de la milito ŝia figuro estas malmulte konata al vasta publiko, kvankam en la datreveno de ŝia naskiĝo, la 8-an de majo polaj akuŝigistoj solenas sian profesian feston.
Stanisława Leszczyńska naskiĝis en 1896 en Lodzo kaj edukiĝis en laborista familio kun sendependigaj kaj patriotaj tradicioj. Ŝia patro estis lignaĵisto, patrino laboris en teksa fabriko. Junaĝe ŝi kun la tuta familio forveturis al kuzino en Rio de Janeiro reveninte tamen post du jaroj en 1910. Tiam Stanisława daŭrigis la lernadon en gimnazio, kiun ŝi finis en 1914. Dum la 1-a mondmilito ŝi laboris en Helpokomitato por mizeruloj. En la 20-aj jaroj ŝi lernis en la akuŝigista lernejo en Varsovio, kiun ŝi finis kun distingo. Post la varsovia vivetapo kun la edzo, Bronisław, tipografo kaj kvar infanoj ŝi revenis al Lodzo. Post la eksplodo de la 2-a mondmilito, dum la germana okupacio la tuta familio engaĝiĝis en la konspiran agadon en la strukturoj de Naciaj Militistaj Fortoj kaj en helpadon al judoj. Ilia konspira laboro estis malkovrita. Ĉiuj familimembroj estis arestitaj inter la 19-a kaj la 20-a de februaro 1943. Stanisława kun la filino en aprilo estis transportitaj al la koncentrejo Auschwitz-Birkenau, viraj familimembroj en junio trafis al la koncentrejo Gross-Rosen. En Auschwitz-Birkenau Stanisława Leszczyńska ricevis la koncentrejan numeron 41335, sed dank’ al la kunhavataj dokumentoj ŝi povis plenumi la funkcion de akuŝigistino ĝis la liberigo de la koncentrejo la 27-an de januaro 1945. En la jaroj 1943-45 malgraŭ la ordono de Lagerarzt, la koncentreja kuracisto d-ro Mengele, mortigi ĉiujn novaskitojn ŝi enmondigis pli ol tri mil infanojn. Leszczyńska reganta la germanan ne timis rekte komuniki al li, ke ŝi ne plenumos lian ordonon, ĉar tro alte taksas lian Hipokratan Ĵuron kaj konsternigis lin per siaj raportoj, ke ĉiuj infanoj naskiĝas vivaj. Tian rezulton liaopinie ne povis atesti germanaj universitataj klinikoj. La akuŝoj en Auschwitz estis okazantaj en ekstreme malfacilaj kondiĉoj. Batalon je morto kaj vivo postulis eĉ akiro de sitelo de boligita akvo por la naskanta virino – polino, rusino, judino aŭ aliaj. Ĉiuj – sendepende de la nacieco – estis ĉirkaŭprenitaj per ŝia zorgema protekto. En siaj rememoroj Stanisława Leszczyńska mencias svarmantajn vermojn, enorman malpurecon. Kiel akuŝiga lito servis pasanta tra barako varmiga tubo, kiel littuko plena de pedikoj plejdo. Por protekti la novnaskitojn kontraŭ malvarmo devis sufiĉi kio ajn, eĉ paperfolio. Provizorajn vindaĵojn la patrinoj sekigigadis per la varmo de la propraj korpoj almentante ilin al la femuroj, brakoj, dorso. La alia urĝa tasko estis protekti la novnaskitojn kontraŭ SS-viroj. Eĉ se la infanoj naskiĝadis vivaj ĉerpante el la patrina korpo ĉion, kio necesis por regulkonforma evoluo ne ĉiuj evitis morton. Enĵetataj en sitelojn de la obeemaj al Menegele, la koncentreja Anĝelo de la Morto „Schwestern”, forkaptataj de SS-viroj, ankaŭ pro malsato kaj malvarmo. Leszczyńska ne cerbumis pri la vivoŝancoj de la savataj infanoj, eĉ se estis nedubine, ke ili ne estas altaj. Malgraŭ tio kun plej granda zorgo kaj peno ŝi zorgis pri ĉiu gravedulino, pri ĉiu naskiĝanta vivo. La lastan akuŝon antaŭ la liberigo ŝi akceptis en la flamanta barako klopodante distancigi la brulantajn lignoelementojn disde la naskanta virino. Postmilite ŝi ne multe ŝatis rakonti pri la koncentrejaj spertoj. Siajn koncentrejajn travivaĵojn ŝi priskribis en „Raporto de akuŝigistino” post sia emeritiĝo en 1957. La unua libroeldono aperis dank’ al „Kuracista Periodaĵo” en 1965. Ĝi fariĝis bazo por la teatra rapsodo „Oświęcim-Oratorio” por la muziko de Jerzy Maksymiuk. La polan tekston verkis Alina Nowak, siatempe konata pola esperantistino, kaj la ĉefan virinan kantrolon plenumis ŝia fratino, Danuta Alczewska-Klus ankaŭ esperantistino. Fragmenton de la Oratorio en Esperanton tradukis Andrzej Pettyn. La dokumenta filmo „Akuŝigistino”, kiu ĵus havis la premieron en junio 2021 baziĝas sur ŝia raporto, sur rememoroj de infanoj, al kiuj ŝi helpis naskiĝi en Auschwitz-Birkenau, sur la familimemoraĵoj. Ĝi estas atesto ne sole pri geheno kaj heroeco, sed ankaŭ pri la vivamo kaj amo al alia homo, kvankam la heroino mem, Stanisława Leszczyńsks ne estis ĝis nun ĉirkaŭita per adekvata rekono kaj memoro.

El la elsendo 18.06.2021. Legas Barbara – 8′ 47″