Ludu

La 1054-a E_elsendo el la 07.04.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Nia antaŭmikrofona gasto estas prof-ino Ilona Koutny kun kiu ni interparolas pri la restartigotaj aŭtune en Adam Mickiewicz-universitato Interlingvistikaj Studoj. La komencaj aktualaĵoj rilatas al ŝanĝoj en la reklamado de alkoholaĵoj notitaj en Pollando kaj al la nunjara Arbo de la Jaro, kiu fariĝis miljara kverko el la loko Lecina, Hispanio. Ĝia foto apudas nian programinformon. Krome ni prezentas kronvirusan kronikon. Nia sciencbultena temo koncernas kanadajn esplorojn pri severstila edukado de infanoj kaj ĝiaj negativaj sekvoj. Muzike akompanas nin fragmente la kanzono de Feri Floro „La bona duono de mi”. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas ankoraŭ ĝisdatigataj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.