La nederlanda registaro deklaris establon de speciala komisiono, kiu decidos pri redono de artverkoj forrabitaj de la iamaj koloniigitaj landoj. Laŭ pritakso temas pri centoj da miloj da tiuj objektoj.
Redonante objektojn de la kultura heredaĵo al la devenlandoj la nederlanda registaro volas ripari, forigi la historian majustaĵon – oni deklaris en speciala komuniko. Tio estas respondo al la raporto de Konsilio por la aferoj de kulturo publigita en oktobro 2020. La konsilio celis ellabori politikon pri tio, kiel Nederlando reagu, se la iamaj kolonioj postulos redonon de la artverkoj kaj historiaj objektoj. La dokumento enhavas la konstaton, ke en nederlandaj muzeoj troviĝas kelkcent mil objektoj el la eksaj kolonioj. Speciala komisiono okupiĝos pri la pritakso de redonendaj objektoj. Laŭ nedelandaj aŭtoritatoj estas necesa „sendependa, fakula kaj klara pritakso” de petpostuloj pri tiuj havaĵoj, kaj se koncerna objekto estis efektive ŝtelita el la eksa nederlanda kolonio ĝi estos senkondiĉe redonita.

El la elsendo 14.03.2021. Legas Maciek kaj Barbara – 0′ 17″