La plej proksiman sabaton la monda kultura mondo solenos Internacian Tagon de Teatro, kiu referencas al la inaŭguro de la Teatro de Nacioj en Parizo okazinta la 27-an de marto 1957. Proponis ĝin Arvi Kivimaa, la prezidanto de la Finna Centro de la Internacia Teatra Instituto dum ĝia monda festivalo en Helsinki. Ekde tiam la Tago estas kunordigata kaj solenata de pli ol 100 centroj de la Instituto en la tuta mondo. La Instituto mem estis establita en 1948 fare de 8 ŝtatoj inkluzive de Pollando kaj nun funkcias sub la aŭspicio de Unekso. La Tago estos solenata nunjare en pli ol 100 ŝtatoj, kaj kiel skribis en speciala mesaĝo por la 60-a eldono de la Tago brita aktorino Helen Mirren – la forta krea bezono de aŭtoroj, scenografoj, dancistoj, kantistoj, aktoroj, muzikistoj, reĝisoroj neniam estos sufokita kaj baldaŭ denove ekfloros. Ĉiujare la sekretariato de Internacia Teatra Instituto (ITI) petas elstaran homon de la teatro pri porokaza mesaĝo. La unuan en 1962 skribis verkisto Jean Cocteau. La nunjara mesaĝinto estas brita teatra, televida kaj filma aktorino, Helen Mirren i.a. distingita per Oskar-premio en 2007 pro sia rolo en la filmo „Reĝino”, per kvar BAFTA-premioj, tri Oraj Globoj, kvar Emma-distingoj kaj du premioj por la plej bona aktorino en la Filmfestivalo en Cannes. Ŝi ricevis ankaŭ la premion por la plej bona aktorino de la Filmfestivalo en Venecio. En 2003 Helen Mirren estis distingita per la Ordeno de la Brita Imperio.

El la elsendo 26.03.2021. Legas Maciek – 1′ 53″