La plej proksiman sabaton estas solenata Monda Tago de Frankofonio (franclingvaj landoj) memorindiganta la establon de la unua internacia frankofonia organizo, agentejo por la kultura-teknika kunlaboro nun konata kiel Internacia Organizaĵo de Frankofonio, OIF. Ĝi membrigas 57 landojn kaj registarojn kaj 20 observantajn landojn inkluzive de Pollando. En Pollando ekde hodiaŭ ĝis la 26-a de marto sur la platformo Ninateca daŭras festivalo de filmoj el la franclingvaj landoj, inter kiuj troviĝas la premiita en Cannes „Juna Ahmed” de fratoj Dardenne, animita fimo „Hirundoj el Kabulo” de Zabou Breitman kaj Eléi Gobbé-Mévellec kaj historio de la elstara figuro de la franca estrado Dalida. Kadre de la 9-a Festivalo de la Franclingvaj Landoj okazos krome i.a. la realtempa koncerto de Antoine Villoutreix, retaj renkontiĝoj kun verkistoj el la franclingva regiono, atrakciaĵoj por infanoj lernantaj la francan lingvon kaj iliaj instruistoj. La organizantoj de la eventoj estas ambasadoj de Belgio, Irlando, Kanado, Svislando kaj Luksemburgio. Krome Franca Instituto en Pollando, Rumana Kulturinstituto, Oficejo de Valonio-Bruselo, la Nacia Filmoteko–Aŭdovida Instituto kaj TV5 Monde.

El la elsendo 19.03.2021. Legas Maciek -1′ 28″