Ludu

La 1049-a E_elsendo el la 19.03.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Nia nunsemajna felietono estas dediĉita al elstara pola sciencisto, Tadeusz Sendzimir, difinata kiel Edisono de metalurgio. La komenca riĉenhava kulturtema kroniko informas pri la iniciato „Muzikaj Pontoj”, pri la Filmfestivalo de franclingvaj landoj kaj pri konstanta ekspozicio dediĉita al polaj pilotoj en Londono. En la E-komunuma segmento ni informas pri du interlingvistikaj eldonaĵoj elŝuteblaj ĉe: https://wydawnictworys.com/category/nowosci. Krome baze de retaj informoj de László Szilvási ni muzike omaĝas la forpasintan hungaran kantiston Jozefo Dinnyés memorigante liajn kantojn en Esperanto „Ho, mia kor” de Ludoviko Zamenhof kaj „Lulkanto” de Julio Baghy. Ĉe http://www.eszperanto-konyvesbolt.hu/alvenko.htm troviĝas tekstoj de liaj kantoj el la kasedo “Al venko!” Krome en la elsendo aŭdiĝas fragmente la kanzono de Ĵomart kaj Nataŝa „Kial hundoj nelonge vivas”. Nian programinformon akompanas interreta foto pri ladaj rulaĵoj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas grandparte ĝisdatigitaj, sekvaj estas aktualigataj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.